VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Arsenal_F.C.

⇱ Arsenal FC - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arsenal F.C.)
Arsenal F.C.


👁 Image
futbala klubo
Kluba nomo  Arsenal Football Club
Kromnomo The Gunners (La Artileriistoj)
Fondita  1886
Stadiono  Emirates Stadiono, Holloway, Norda Londono
Kapacito  60 355
Prezidanto  👁 Unuiĝinta Reĝlando
Peter Hill-Wood
Trejnisto  👁 Hispanio
Unai Emery
Ligo  F.A. Supra Ligo
2024/25  2-a loko
Oficiala retejo  www.arsenal.com
👁 Image
vdr

Arsenal FC (konata ankaŭ kiel Arsenal, The ArsenalThe Gunners) estas angla futbalklubo kies sidejo troviĝas en la urboparto Holloway de Norda Londono en Britio, en la urbodistrikto (angle borough) Islington de la regiono Granda Londono. La unua vira teamo de la klubo ludas en la unua anglia ligo de futbalo (Premier League) kaj estas unu el la plej sukcesaj britaj futbalteamoj, ĉar ĝi venkis jam 13 fojojn la ligon kaj 10 fojojn la anglan pokalon kaj posedas la rekordon de plej longa seninterrompa periodo en la pinto de angla futballudado.

Arsenal estis fondita en 1886 kaj estis la unua sudangla futbalteamo kiu eniris en la Nacia Ligo, en 1893. Ili estis plej sukcesaj en la 1930-aj jaroj, kiam venkis kvinfoje la ligon kaj dufoje la pokalon. Post pli malsukcesa periodo post la Dua Mondmilito ili iĝis la dua teamo de la 20-a jarcento kiu venkis kaj la ligon kaj la pokalon en 1970-71, kaj dum la pasintaj 20 jaroj ricevis diversajn sukcesojn – ekzemple iĝis la unua londona teamo kiu venkis en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.

La koloroj de la teamo estis tradicie ruĝa kaj blanka, kvankam tio evoluis tra la historio. Simile, la teamo ŝanĝis sidejon dum la tempo; la teamo estis dekomence fondita en Woolwich, en sudorienta Londono, sed en 1913 ili translokiĝis norden tra la urbo al Arsenal Stadium, Highbury. En 2006 ili faris malpli drastan translokiĝon al la nuna sidejo ĉe Emirates Stadium en apuda Holloway.

👁 Image
Versio de la blazono de Arsenal uzata el 1949 al 2002.

Futbalistoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]