VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Azoroj

⇱ Acoroj - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Azoroj)
👁 Image
Acoroj
👁 Image
👁 Image
👁 Image
FlagoBlazono
Estas
aŭtonoma regiono de Portugalio, integrita transmara teritorio, subregiono de Portugalio, Eksteraj Regionoj (Eŭropa Unio) [+]

LandoPortugalio

AkvejoAtlantiko

Supermara alteco2 351 m [+]
ĈefurboPonta Delgada
Plej alta punktoPonta do Pico [+]
Akvokolektejo2 322 km² (232 200 ha) [+]
Areo2 322 km² (232 200 ha) [+]

Loĝantaro236 440 [+] (2021)
Denseco101,83 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-01:00, UTC±00:00 [+]
ISO 3166-2PT-20

👁 Acoroj (Tero)
Acoroj (Tero)

👁 Acoroj (Acoroj)
Acoroj (Acoroj)

👁 Map
Acoroj

👁 Image
Vikimedia Komunejo:  Azores [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
👁 Image
Situo de la Acoroj
👁 Image
satelita foto
👁 Image
vulkano Pico
👁 Image
vulkano Pico el la maro
👁 Image
malnova mapo de la Acoroj el 1592

La Acoroj[1] aŭ (malofte) Azoroj (portugale Açores [asoreŝ], do kompreneble ankaŭ titoleblaj Acoraj insulojAcora insularo) estas insularo politike dependa de Portugalio meze de la norda Atlantiko, ĉirkaŭ 1 500 km for de Lisbono kaj 3 900 km for de Nordameriko. La insularo troviĝas disloke apud la paralelo kiu trapasas Lisbonon (39º, 43'/39º, 55' norde), loko kiu donas al ĝi moderan klimaton, kun iomete da sezona ŝanĝo dum la jaro. La naŭ insuloj kune havas areon da 2 355 km². Aparte, iliaj areoj varias de 747 km² (São Miguel) ĝis 17  km² (Corvo). La origino vulkana de la insuloj evidentiĝas pro la vulkanaj konusoj kaj krateroj. Pico [piko], vulkano 2 351 metrojn alta ĉe la samnoma insulo, estas la plej alta en la Acoroj.

La naŭ insuloj dividiĝas laŭ tri grupoj:

Biogeografie la insularo apartenas al la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas ekoregionon nomatan : Acoraj mezvarmaj miksaj arbaroj, el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La insularo situas ankaŭ en mara ekoregiono.

El la Acoroj, la Acora Anticiklono influas la veteron de Okcidenta Europo.

Homa geografio

[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo estas Ponta Delgada; alia grava urbo estas Horta.

La Universitato de Acoroj (portugale Universidade dos Açores) estas la ununura universitato sur la insularo Acoroj kaj la plej okcidenta universitato en la lando.

Kuriozaĵo

[redakti | redakti fonton]

La Acoroj estas bildigitaj sur la dorsa flanko de la eŭro-biletoj: Ili estas la punktetoj super la dekstra parto de la bileta numero.

La nomo en la portugala lingvo signifas akcipitrojn. Fakte tio estas eraro de la malkovrintoj ĉar ili ne vidis akcipitrojn sed buteojn (B. b. rothschildi) kiam ili venis al la insularo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
v  d  r
Distriktoj kaj aŭtonomaj regionoj de Portugalio
👁 Mapo de Portugalio
Distriktoj 👁 Flago de Portugalio
Aŭtonomaj regionoj