| Capua | |||
| 👁 Capua | |||
| komunumo de Italio 👁 Redakti la valoron en Wikidata vd | |||
|---|---|---|---|
| Ŝtato | 👁 Image Italio | ||
| Regiono | 👁 Image Kampanio | ||
| Provinco | CE Kaserto | ||
| Geografia situo | 41° 6′ N, 14° 13′ O (mapo)41.10555555555614.213888888889Koordinatoj: 41° 6′ N, 14° 13′ O (mapo) | ||
| Supermara alteco | 25 m | ||
| Areo | 48.6 km² | ||
| Subdividaĵoj | Sant'Angelo in Formis | ||
| Najbaraj komunumoj | Bellona, Caserta, Castel di Sasso, Castel Morrone, Grazzanise, Piana di Monte Verna, Pontelatone, San Prisco, San Tammaro, Santa Maria Capua Vetere, Santa Maria la Fossa, Vitulazio | ||
| Patrono | Sankta Agata | ||
| Festa tago | 5-a de februaro | ||
| Nomo de loĝantoj | (itale) capuani | ||
| Poŝtkodo | 81043 | ||
| Imposta kodo | B715 | ||
| Kodo laŭ ISTAT | 061015 | ||
| Telefona prefikso | 0823 | ||
| Estro | |||
| Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Capua [kapŭa] (eble esperantigebla kiel Kapuo) estas komunumo de Italio, en la regiono Kampanio kaj al la provinco Kaserto. Komence de en la komunumo vivis loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj loĝantoj[1] sur areo de 48,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Bellona, Kaserto, Castel di Sasso, Castel Morrone, Grazzanise, Pontelatone, San Prisco, San Tammaro, Santa Maria Capua Vetere, Santa Maria la Fossa, Vitulazio kaj Casagiove. Kristanisma patrono de la komunumo estas la sanktulo sankta Stefano, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.
Samnoma urbo jam ekzistis antikve, lokata tamen kelkajn kilometrojn sud-oriente, tie kie nuntempe estas la urbo Santa Maria Capua Vetere.
Historio
[redakti | redakti fonton]La antikva Kapuo
[redakti | redakti fonton]Pluraj antikvaj verkistoj priskribas la antikvan Kapuon kiel etruskan urbon ĝis la konkero fare de la samnitoj (ĉ. 425 a.K.)[2]
Estas tamen signoj ke la unuaj loĝantoj estis oskoj. Ili fondis la urbon aŭ eble aron de vilaĝoj ĉirkaŭ la 9-a jarcento a.K. La etruskoj alvenis poste, venkis la oskojn kaj renoviĝis aŭ refondis la urbon; la loĝantoj restis plejparte oskaj, kvankam sub etruska regado.
En la 4-a jarcento a.K. Capua donis sin al Romio, pro timo pri la samnitoj. Sub Romo, ĝi havis sufiĉe da libero ĝis la alveno de Hanibalo, kiam Capua helpis la Kartaganojn kaj eĉ gastigis Hanibalon mem (213-211 a.K.).
Spartako loĝis en Kapuo kiam li fuĝis kun aliaj sklavoj kaj komencis civilan militon en 74 antaŭ nia erao.
Kelkajn jardekojn post la disfalo de la Romia Okcidenta Imperio (476), la urbon kaptis la Romia Orienta Imperio (en 553). Tia regado daŭris tamen malpli ol 20 jarojn: ĉirkaŭ en 570 Capua estis konkerita de la Lombardoj kaj iĝis parto de la Duklando de Benevento.
La fino de la antikva Kapŭo okazis pro civila milito inter du lombardaj militestroj, kiuj ambaŭ deklaris sin dukoj. Nordafrikanoj berberaj kaj arabaj, alvokataj de unu el la du militestroj, detruis la urbon en 841. La urbanoj fuĝis kaj post kelkaj jaroj fundis novan urbon ĉe la rivero Volturno.
La nova Kapuo
[redakti | redakti fonton]Ĉe la rivero Volturno jam ekzistis urbeton nomatan Casilinum, kiu estis la riverhaveno de la antikva Kapuo. Post la fino de la Romia Imperio la urbeto estis forlasita kaj verŝajne restis nur ruinoj. Tie la fuĝintoj de la malnova urbo trovis rifuĝon kaj post malmultaj jaroj, en 856, kreis novan urbon kun la sama nomo de la unua, t.e. Capua.
En 900 Atenulfo, malgrava lombarda nobelo, grafo de Kapuo, ŝanĝis sian titolon al princo: tiam ekis la princlando de Kapuo, kiu restis lombarda ĝis 1059, kiam Kapuo estis konkerita de la normanda Rikardo Drengot, grafo de Aversa, post longa sieĝo. La princlando plu daŭris sub normanda princo ĝis 1155, kiam ĝi iĝis parto de la reĝlando de Sicilio (ankaŭ normanda). Post tiu jaro, la historio de Capua sekvis tiun de Napolo, en la reĝlandoj de Sicilio, de Napolo, de la du Sicilioj kaj fine en Italio (ekde 1860).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Pri la antikva Capua, vidu Santa Maria Capua Vetere.
En la nuntempa Capua estas ankaŭ kelkaj antikvaj ruinoj de la romia urbeto Casilinum, ĉefe ruinoj de la ponto kaj de la pordego.
La Katedralo estis fondita antaŭ la 10-a jarcento sed ĝi estis plurfoje rearanĝita kaj eĉ rekonstruita.[3]
La Kastelo de la Ŝtonoj (Castello delle Pietre aŭ Castrum Lapidum) estis fondita de la Normandoj en la 11-a jarcento kaj pligrandigita de la Aragonanoj en la 14-a jarcento, kiam ili mastrumis la reĝlandon de Sicilio.[4]
La Kampana Muzeo (Museo Campano), fondita en 1869, enhavas ĉefe antikvaĵojn, inter kiuj estas fama kolekto de statuetoj de Mater Matuta, deino de la mateno kaj protektantino de naskiĝoj homaj kaj aĵaj.[5]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ informoj de Istituto Nazionale di Statistica (Istat), la instituto nacia statistika de Italio, de . Pli detala referenco videblas en vikidatumoj (ligilo supre maldekstre de tiu ĉi paĝo).
- ↑ Ekzemple Tito Livio. Ab urbe condita IV,37 (latine). Wikisource. “Volturnum, urbo de la Etruskoj kiu nun estas Capua, estis kaptita de la samnitoj kaj estis nomita Capua de ilia estro Capys aŭ pli ĝuste de la agrara kamparo”.
- ↑ La cattedrale di Capua (itale). Italia nell'Arte Medievale. Mauro Piergigli & Associazione Culturale Italia Medievale (2008). Alirita 2016-12-26 .
- ↑ Il Castello delle Pietre (itale). CapuaOnLine. Arkivita el la originalo je 2017-03-20. Alirita 2016-12-26 .
- ↑ Sala VIII Madri in Tufo - Matres Matutae. Museo Campano Capua. Arkivita el la originalo je 2016-12-26. Alirita 2016-12-26 . (itale kaj angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kategorio Capua en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
