Cirkuenoj (Circinae) estas tagaj birdoj de la familio de Akcipitredoj, kiuj enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn, kiel agloj, milvoj, akcipitroj kaj vulturoj. Inter la cirkuenoj estas birdoj de la genro cirkuo (Circus), kiu enhavas 13 speciojn.
Temas pri birdoj kiuj diferenciĝas de aliaj samfamilianoj per du ĉefaj ecoj:
Maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn, plej ofte maskloj estas pli grizaj kaj inoj pli brunaj.
Ili havas similan strukturon kun mallarĝaj, longaj flugiloj kaj vosto. Flugiloj estas uzataj kiel malalta vo dum malalta flugado aŭ ŝvebado. Ili flugas plej ofte malalte super malferma grundo, kaj manĝas malgrandajn mamulojn, reptiliojn aŭ birdojn.
Plejparto de la cirkuoj estas klasitaj en la genroCircus, kies scienca nomo devenas el la cirklaj movoj kiujn kaj ino kaj masklo faras por pariĝado. Du aliaj cirkuoj estas en la genro Polyboroides, nome la cirkuakcipitroj, kiuj estas alopatriaj (geografie disaj) kaj limigitaj al Afrotropika ekozono. La restanta sola specio formas la monotipan genron Geranospiza.