VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/David_Livingstone

⇱ David Livingstone - Vikipedio


Saltu al enhavo
Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.
David Livingstone
👁 Image
Persona informo
David Livingstone
Naskiĝo 19-an de marto 1813 (1813-03-19)
en Blantyre
Morto 1-an de majo 1873 (1873-05-01) (60-jaraĝa)
en Ilala Hill
Mortis pro naturaj kialoj 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Mortis per malario 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Tombo Abatejo Westminster 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Religio Kongregaciismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Skotlando
Unuiĝinta Reĝlando 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Alma mater Universitato de Glasgovo
Imperial College School of Medicine (en) 👁 Traduki

Charing Cross Hospital Medical School (en) 👁 Traduki

Gilbertfield House School (en) 👁 Traduki
👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Subskribo 👁 David Livingstone
Familio
Gefratoj Charles Livingstone (mul) 👁 Traduki
👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Edz(in)o Mary Livingstone (en) 👁 Traduki
👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Infanoj Agnes Livingstone Bruce (mul) 👁 Traduki
👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Parencoj Robert Moffat (en) 👁 Traduki
(nevo) 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Profesio
Okupo esploristo
verkisto
geografo
kuracisto-verkisto
misiisto 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Honorigoj
Honorigoj vd
Membrecoj
Membrecoj Reĝa Geografia Societo
Londona Misiista Societo
Reĝa Societo de Londono 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
vd Fonto: Vikidatumoj
👁 Image
David Livingstone

David Livingstone (naskita je la 19-a de marto 1813 en Blantyre, Skotlando; mortinta je la 1-a de majo 1873 en Chitambo, Zambio) estis skota misiisto kaj Afriko-esploristo.

Li estis komence koton-teksanto, sed okupiĝis krom tio pri medicino kaj teologio. Li veturis en 1840 al Sud-Afriko kiel misiisto de la Londona Misia Asocio. En 1849 li travojaĝis de la misiejo Kolobeng en Beĉuanio el la dezerto Kalahari ĝis al Ngami-lago. Li atingis en 1851 en nova vojaĝo la supran fluon de Zambezi. Li travojaĝis ekde 1853 ĝis 1856 tutan Sud-Afrikon de Zambezo ĝis Luando kaj reen ĝis Quelimane. Dum tio li iĝis la unua eŭropano kiu vidis novembre en 1855 la Viktorian Akvofalon de Zambezi. Reveninte en la patrujon, li eldonis la libron "Missionary travels and researches in South Africa".

Laŭ komisio de la brita registaro en marto 1858 li iris kun sia frato Charles Livingstone kaj kvin aliaj eŭropanoj denove al Quilimane kaj al areo de Sambesi. Li serĉis la fonton de la rivero ĉe la Malavi-lago.

Pliaj vojaĝoj, malkovroj

[redakti | redakti fonton]
👁 Image
David Livingstone, Frederick Havill
  • januaro 1866: alvenis en Zanzibaro
  • aprilo 1867: suda fino de lago Tanganjiko
  • aprilo 1868: Moero-lago
  • majo 1868: alvenis en Cazembe
  • 18-a de julio 1868: Bangweolo-lago

Li mortis la 1-an de majo pro disenterio en Ilala ĉe suda bordo de Bangveolo. Li estis entombigita en la abatejo de Westminster la 18-an de aprilo 1874. Skribitas sur la tomboŝtono: "Brought by faithful hands over land and sea, here rests David Livingstone, missionary, traveler, philanthropist, born March 19, 1813, at Blantyre, Lanarkshire, died May 1, 1873, at Chitambo's village, Ulala. Other sheep I have which are not of this fold; them also I must bring (John 10:16)."

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]