VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Enuo

⇱ Enuo - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
👁 Image
Vendisto ŝajnas enuigita dum ŝi atendas klientojn
👁 Image
Knabino kiu enuas
👁 Image
Bebo enuigata
👁 Image
Mensa stato en rilato inter la niveloj de defio kaj kapablo[1]. Klikebla grafikaĵo.

La enuotediĝo estas negativa kaj malplaĉa sento de neokupeco aŭ malintereso pri la nuna situacio, mema neutileco kaj nescio pri la maniero uzi sian tempon. Tiu ĉi emocio ekzistas ĉe plej multaj mamuloj kaj devenas de manko de intereso pri la fizikaj kaj emociaj stimuloj en tiu momento.

Ĉi tio estas malagrabla sento, kiu aperas en homo kiam li ne havas intereson pri sia interna kaj ekstera mondo. Sekve, enuo estas stato de indiferentecoapatio, kiu eniras la menson kiam homo sentas, ke estas nenio interesa aŭ signifa por fari. La ekstera esprimo de enuo estas kutime malpliigo de movebleco kaj foje fiksrigardado al certa objekto.

Enuo ofte estas akompanata de sento de deprimo kaj manko de energio kaj iniciato. Ĝi devenas ofte el la unuformeco, la malesto de stimulado kaj la neespero (aŭ nevolo) pri ŝanĝo. Malo de la enuo estas la ekscitiĝo kaj la entuziasmo. La enuo povas instigi al serĉo pri emocioj per ludo, aŭ sporto, sed ankaŭ hazardludoj, drogojdeliktado. La enuo povas esti simptomo de psika malsano kiel la deprimo.

  1. Mihály Csíkszentmihályi, Finding Flow, 1997.


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri psikologio.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
v  d  r
Emocioj
amo anksio enamiĝinteco entuziasmo ĝojo kolero malamo melankolio naŭzo surprizo timo tristeco