VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Flago_de_Ukrainio

⇱ Flago de Ukrainio - Vikipedio


Saltu al enhavo
Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 17 maj. 2025.
👁 Image

La Flago de Ukrainio (ukraine державний прапор України; transliterumita kiel derzhavni prapor Ukrayiny, laŭlitere "ŝtatflago de Ukrainio") estas la nacia flago de Ukrainio. La nacia flago estis oficiale adoptita por la unua fojo en 1918 fare de mallongdaŭra Ukraina Popola Respubliko. En tiu tempo la ofte uzita blu-flava flago jam iĝis blua kaj flava kaj elmontris tridenton en supra maldekstraflanka angulo. La insigno restis senŝanĝa de sinsekva registaro de Pavlo Skoropadskij, kaj tiam de la Ukraina Popola Respubliko. Dum la soveterao, bolŝevikoj utiligis ruĝajn kaj poste ruĝbluajn flagojn kiel la oficialan flagon de Ukraina SSR. La blua kaj flava flago estis oficiale restarigita en 1992 post la ukraina sendependeco. Ukrainio festas Flagtagon ĉiun jaron la 23-an de aŭgusto. La flago prezentas simpligitan bluan ĉielon kaj kampon kun matura, flava greno. La koloraro protestas kontraŭ Rusio, kiu vere multe persekutis Ukrainion: kvankam ankaŭ ukrainoj estas slavoj, ili ne havas en sia flago panslavan koloraron, kiun multaj aliaj slavoj uzas laŭ antaŭbildo de flago de Rusio.


v  d  r
Naciaj flagoj en Eŭropo
Ŝtatoj limigite agnoskitaj: Abĥazio Ĉednestrio Kosovo Montara Karabaĥo Sud-Osetio Turka Nord-Kipro
Dependaĵoj kaj aliaj teritorioj: Aĝario Alando Azoroj Ferooj Gagauzio Gernsejo Ĝibraltaro Madejro Manksinsulo Naĥiĉevano Svalbardo Vojvodino
Vidu ankaŭ: Flagoj de Afriko, Ameriko, Azio, Oceanio, internaciaj organizaĵoj Listo de naciaj flagoj Listo de naciaj emblemoj