VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Gastropodoj

⇱ Gastropodoj - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
👁 Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gastropodoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Kambrio - nun
👁 Image

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Moluskoj Mollusca
Gastropoda
Cuvier, 1795[1]
Subklasoj

Eogastropoda
Orthogastropoda

Aliaj Vikimediaj projektoj
👁 Image
👁 Image
Konkoj de maraj gastropodoj
👁 Image
Ordinara heliko Helix pomatia (d)

Gastropodoj (el malnova greka γαστήρ/gaster kaj πούς/pous: «ventro-piedo») estas moluskoj en la biologia klaso Gastropoda, kutime priparolataj per la vortoj helikoj kaj limakoj. Estas 60.000 - 80.000 konataj vivaj specioj de gastropodoj.[2] La klaso de gastropodoj enhavas grandan kvanton de la nomitaj specioj, malpli grandan nur ol tiu de la insektoj.[3] La fosilia historio de tiu ĉi klaso estas ekde la malfrua Kambrio. Estas 611 familioj de gastropodoj, el kiuj 202 estas formortintaj kaj troveblaj nur en fosilioj.[3]

👁 Image
Anatomio de ordinara aerspira tera heliko. Multo ne aplikeblas al gastropodoj de aliaj kladoj aŭ korpformoj.

Helikoj estas distingeblaj pro anatomidisvolva procezo nomata tordo, en kiu la visceraro turniĝas 180° flanken tiel ke la anuso fine situas pli-malpli super la kapo. Tordo ne rilatas al la volvado de la konko, kiu estas alia fenomeno. Ĉiuj gastropodoj estas torditaj, sed la opistobrankoj (d) estas duavice maltorditaj ĝis diversaj gradoj.[4][5]

La tordo okazas en du etapoj. La unua estas mekanika kaj muskola, kaj la dua estas mutacia. La efikoj estas precipe fiziologiaj. La besto kreskas malsimetrie, kun la plejparto de la kresko okazanta en la maldekstra flanko. Tio rezultigas perdon de la dekstraflanka anatomio, kiu en aliaj duflankuloj estas duoblaĵo de la maldekstraflanka. La esenca karaktero de la malsimetrio estas, ke la anuso ĝenerale situas flanke de la meza ebeno. La brankoj, la osfradioj, la subbranka glando, la nefridioj, kaj la aŭriklo de la koro estas unu sola aŭ almenaŭ pli disvolvitaj ĉe unu flanko de la korpo ol alia. Krome estas nur unu seksa truo, kiu situas ĉe la sama korpflanko kiel la anuso.[6] La anuso translokiĝas apud la kapon. Oni spekulativas, ke tio havas iun adaptan funkcion, ĉar antaŭ la evoluo de tordo, kiam la besto tirus sin en sian konkon por protekti sin, la posta ekstremo entiriĝus unue, kaj poste la antaŭa. Nun la antaŭo povas entiriĝi pli facile.

Gastropodoj kutime havas klare difinitan kapon kun du aŭ kvar okulhavaj sensaj tentakloj, kaj piedon sur la ventro. La antaŭa parto de la piedo (antaŭpiedo) forpuŝas sedimenton dum la besto rampas. La konko de la larvo estas la prakonko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. http://www.archive.org/stream/magazinencyclop12pari#page/448/mode/1up
  2. Britannica online: abundance of the Gastropoda
  3. 3,0 3,1 Bouchet P. & Rocroi J.-P. (Ed.); Frýda J., Hausdorf B., Ponder W., Valdes A. & Warén A. 2005. Classification and nomenclator of gastropod families. Malacologia: International Journal of Malacology, 47(1-2). ConchBooks: Hackenheim, Germany. ISBN 3-925919-72-4. 397 pp. vliz.be
  4. Kay, A.. (1998) “Class Gastropoda”, Beesley, P. L.: Mollusca: The Southern Synthesis. Fauna of Australia. CSIRO Publishing, p. 565–604. ISBN 978-0-643-05756-2.
  5. Brusca, R. C.. (2003) “Phylum Mollusca”, Invertebrates. Sinauer Associates, Inc., p. 701–769. ISBN 978-0-87893-097-5.
  6. Suter, Henry. Manual of the New Zealand mollusca /. J. Mackay, govt. printer.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]