VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Hastings

⇱ Hastings - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
👁 Image
Hastings
urbo
👁 la mezepoka urbodomo
la mezepoka urbodomo
la mezepoka urbodomo
civila paroĥo (1909–1974)
bazarurbo
urbeto 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd

👁 Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato 👁 Image
 Britio
Lando 👁 Image
 Anglio
Regiono Sudorienta
Graflando East Sussex
Distrikto Hastings
Ĝemelurboj
Dordrecht (1982–)
Oudenaarde
Schwerte 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91 053  (2011) [+]
Loĝdenso 3 064 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 51′ N, 0° 35′ O (mapo)50.8550.58333333333334Koordinatoj: 50° 51′ N, 0° 35′ O (mapo) [+]
Areo 29,72 km² (2 972 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Situo de Hastings

👁 Map

Alia projekto
👁 Image
Vikimedia Komunejo Hastings [+]

Hastings ([Héjstingz], IFA:[ˈheɪstɪŋz]) estas urbo kaj distrikto en la graflando East Sussex en suda Anglio, kaj estas unu el la Cinque Ports. Ĝi situas ĉe la bordo de la Manika Markolo.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 91 053 loĝantoj sur areo de 29,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 064 loĝantoj/km².

Gravas tie fiŝkaptado; multaj fiŝkaptistaj boatoj tradicie ne uzas havenon, sed simple albordiĝas strande. Ĉar Hastings ne plu havas propran havenon, la boatoj devas oficiale registriĝi en Rye.

Ankaŭ plaĝa turismo estas signifa.

Proksime de la urbo en 1066 okazis la Batalo de Hastings, en kiu la normana duko Vilhelmo la 2-a de Normandio (Vilhelmo la 1-a de Anglio), nomita la Konkerinto, venkis la anglosaksajn trupojn.

Esperanto-vivo

[redakti | redakti fonton]

En Hastings ekzistas Esperanto-grupo ekde la frua 20-a jarcento, fondita de Alfred John Adams. La unua prezidanto de la Rotaria Amikaro de Esperantistoj, John J. Boutwood, estis ankaŭ prezidanto de tiu grupo. Konata esperantistino de Hastings estas Sally Phillips, pri kies teatraj kapabloj en oktobro 2009 raportis eseo en Beletra Almanako 6.[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Britio.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).