VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Helene_Wolff

⇱ Helene Wolff (naskita 1889) - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Helene Wolff)
Helene Wolff
👁 Image
Stumbliga ŝtoneto ĉe Kleve Bahnhofstrato 21 memore al Helene Wolff
Persona informo
Naskiĝo 1889
en Kleve, Germanio
Morto 1955
en San-Francisko, Usono
Lingvoj germanaEsperantoangla
Ŝtataneco Germana Regno (–1939)
Usono 👁 Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo instruisto
tradukisto
esperantisto 👁 Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton La Hirundlibro, La Okuloj de la Eterna Frato
Esperantistiĝis en 1922 aŭ pli frue

Helene WOLFF estis germana juda instruistino kaj esperantistino, plej konata en Esperantujo pro siaj tradukoj el la germana de La Hirundlibro de Ernst Toller, kaj de La Okuloj de la Eterna Frato de Stefan Zweig.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Helene Wolff naskiĝis en 1889 en la germana urbeto Kleve. Ŝia patro, Max Wolff (n. 1856 en Dülmen, m. 1939 en Londono), estis veterinaro[1]. Ŝi studis en la loka protestanta liceo en Kleve, kaj studis pedagogion en la Comenius-Instituto, Bonno. Poste ŝi laboris en judaj kaj protestantaj lernejoj, ĝis 1935[2]. Pro la daŭra persekuto de judoj en Nazia Germanio, ŝi sukcesis fine foriri el la lando en julio 1939 kun sia tiam 82-jaraĝa patro kaj kun sia 3 jarojn pli juna fratino Elfriede Wolff (n. 1892 en Kleve, violinistino kaj muzikinstruistino, m. 1973 en kantono Marin, Kalifornio). Unue la familio loĝis en Londono, kie la patro mortis ankoraŭ en oktobro 1939, baldaŭ post la 83-jariĝo. Ambaŭ filinoj dum la sekvaj du jaroj laboris kiel instruistinoj en Londono. Poste, en 1941, la du fratinoj Wolff elmigris al Usono. Helene loĝis en San-Francisko ĝis sia morto en 1955[3].

👁 Image
La Hirundlibro, en ŝia traduko 1924

Esperanta kaj paca agado

[redakti | redakti fonton]

Helene Wolff estis aktiva ano de la Germana Esperanto-Asocio ĝis tiam, kiam la nazioj devigis "nearjulojn" forlasi la Asocion[4]. Ŝia traduko de la Hirundlibro de Ernst Toller estis eldonita en 1924, kaj tiu de La Okuloj de la Eterna Frato de Stefan Zweig en 1932. Ŝi partoprenis je la 20-a, 24a kaj 25-a Universalaj Kongresoj en 1928, 1932 kaj 1933.[5] Malgraŭ la malpermeso, ŝi partoprenis je Esperanto-kunveno en Duseldorfo en 1936, pro kio ŝi estis "protekte" arestita[6]. Poste, loĝante en San-Francisko, ŝi partoprenis je loka Esperanto-asocio, kaj estis menciita en la loka jarlibro de 1954.[7] Ekde 1918, Helene Wolff ankaŭ estis ano de la Internacia Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco[8] (angle Women's International League for Peace and Freedom, svede Internasjonal kvinneliga for fred og frihet kaj simile en pliaj naciaj lingvoj).

La 20-an de aprilo 2018 en ŝia naskiĝloko Kleve oni instalis stumbligan ŝtoneton por memorigi Helene Wolff, ŝian patron Max kaj ŝian fratinon Elfriede.[9]

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-23. Alirita 2021-07-23 .
  3. [2]
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-23. Alirita 2021-07-23 .
  5. [3] Arkivigite je 2021-07-23 per la retarkivo Wayback Machine[]
  6. [4]
  7. [5]
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-23. Alirita 2021-07-23 .
  9. [6]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]