| Hetajro | |
|---|---|
| 👁 Image | |
| eksa profesio 👁 Redakti la valoron en Wikidata | |
| prostituito • sekslaboristo | |
| Informoj | |
Hetajro (en antikva greka ἑταίρα) estis la nomo kiun ricevis en la antikva Grekio iaj ĉiesulinoj, tio estas, ia formo de eleganta akompanantaro mikse kun prostituado.
En la socio de la antikva Grekio, la hetajroj estis sendependaj virinoj kaj foje de granda influpovo, devigitaj uzi vestaĵojn kiuj distingu ilin kaj kiuj pagis impostojn. Temis pri kolektivo formita ĉefe de antikvaj sklavinoj kaj de eksterlandaninoj, kaj estis agnoskitaj kiel bonkvalitaj dancistinoj kaj muzikistinoj, same kiel pro sia fizika allogeco. Estas dokumentaro pri la fakto ke male al plejaj virinoj en la Antikva Grekio, la hetajroj ricevis edukadon. Estas notinde ankaŭ ke la hetajroj ne nur estis la nuraj virinoj kiuj rajtis partopreni en la simpozioj, sed krome ties opinioj kaj kredoj estis tre respektataj de la viroj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]De la verkistino Eli Urbanová, aperis originala romano en Esperanto kies titolo estas Hetajro Dancas.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kategorio Hetajro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Hetajro en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
- Hetajro en ReVo
Eseo pri la vivo de la virinoj en Ateno Arkivigite je 2013-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
