| Higia | |
|---|---|
| 👁 Image | |
| greka dio 👁 Redakti la valoron en Wikidata | |
| Informoj | |
| Eble sama | Valetudo • Salus |
| Sekso | ina |
| Patro | Asklepio |
| Patrino | Epione |
| Gefratoj | Makaono • Aceso • Iaso • Aegle • Panacea • Telesphorus • Podalirius |
Higia (helene Ὑγιεία aŭ Ὑγεία, latine Hygēa or Hygīa ) estis en la helena mitologio filino de la dio Asklepio kaj de Epiono. Ŝi estis diino de sano, pureco kaj ankaŭ diino de la Luno. El ŝia nomo estis derivita la moderna vorto higieno. Hipokrata ĵuro komencas ankaŭ per ĵuro al Higia. Ŝiaj fratinoj Meditrino kaj Panakeia simbolis unuopajn aspektojn de sano: kuracado kaj resanigado. Ŝia frato Telesforo prezentis fortojn de sanigado. Panakeio estis krom diino de kuracistoj ankaŭ diino de sorĉistinoj.
En la romia mitologio al ŝi respondas la diino Saluso, en la kelta al ŝi respondas Sirono.
Atributoj
[redakti | redakti fonton]Konsistaĵo de ŝiaj statuoj aŭ bildoj estas serpento, kiu ĉirkaŭvolvas ŝian korpon kaj estas simbolo de kuracado. Plua simbolo estas pelveto, el kiu la serpento trinkas kaj iam la simbolo estas abundokorno.
Higia en arto
[redakti | redakti fonton]Ŝian statuon ni trovos ekzemple ĉe la Elŝprucejo en Karlovy Vary aŭ en vestiblo de la dekanejo de la 1-a kuracista fakultato de la Universitato de Karolo en Prago.
- Kategorio Higia en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| 👁 Image | En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Hygieia" en la ĉeĥa vikipedio (fonta versio 9940515). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
