VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Konqueror

⇱ Konqueror - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konqueror
👁 Image

👁 Image

Konqueror en OpenSUSE
Programisto The KDE Team
Lasta stabila versio 4.13.1
(13-a de majo 2014)
Operaciumo Plursistema: Linukso, Unikso ktp
Programlingvo C++
Lingvo(j) multaj
Programtipo Retumilo
Permesilo GPL
Retejo http://www.konqueror.org
👁 Image
Konqueror

Konqueror (Konkeranto) estas TTT-legilo de KDE. Ĝi ankaŭ estas dosieradministrilo, per kiu oni povas regi sian dosieraron, trarigardante ĝin loke aŭ rete samfacile. Konkeranto estas kreita cele al unueca uzado de Interretaj normoj. La intenco estas plene realigi oficiale agnoskitajn normojn de organizoj kiel W3 kaj OASIS, kaj aldone subteni ankaŭ aliajn vaste uzatajn kvazaŭnormojn de Interreto. Ĉe tio, krom subteno de favorataj piktogramoj, interretaj ŝlosilvortoj, Konkeranto subtenas ankaŭ jenon:

  • TTT-umado
  • DOM (Nivelo 1, parte nivelo 2) bazita sur HTML 4.01
  • Vicigitaj stildifinoj(CSS 1, parte CSS2)
  • ECMA-262 Eldono 3 (egalas krude al Javoskripto 1.5)
  • Sekura Javo-subteno per JDK 1.2.0 (Javo 2) - kongrua VM (Blackdown, IBM aŭ Sun)
  • Kromaĵoj de Netskapa Komunikilo
  • Sekuraj kontaktiloj (SSL)
  • Dudirekta 16bita Unikodo-subteno
  • Aŭtomata kompletigo por formularoj
  • URL-kompletigo

Transigprotokoloj

  • HTTP 1.1 (inkluzive de gzip/bzip2-densigo)
  • FTP
  • kaj multaj aliaj…

Konkeranto havas Interretajn Ŝlosilvortojn kaj TTT-mallongigojn. Tajpante "gg:esperanto" oni povas serĉi ĉe la serĉilo Google la vorton "esperanto". Ekzistas multaj antaŭdifinitaj TTT-mallongigoj por facile serĉi programaron aŭ en enciklopedio kaj la uzanto ankaŭ povas krei siajn proprajn TTT-mallongigojn.

La Konkeranto-programistoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
v  d  r
Foliumiloj
Bazitaj sur Trident
Bazitaj sur Gecko
Bazitaj sur KHTML kaj WebKit
Bazitaj sur Presto
Bazitaj sur Java
Tasman
Тekstaj
Aliaj
  • Mikrofoliumilo
  • TTT
  • Retejo
  • Retpaĝo