VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Latvio

⇱ Latvio - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
👁 Image
Respubliko Latvio
Latvijas Republika

👁 Flago de Latvio

👁 Blazono de Latvio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Dievs, svētī Latviju
👁 Situo
suverena ŝtato
lando ĉe la Balta Maro
lando 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Rigo
Oficiala(j) lingvo(j) latva
Uzata(j) lingvo(j) latva lingvo, latgala lingvo, latva signolingvo, rusa lingvo, livona lingvo
Plej ofta(j) religio(j) luteranoj kaj katolikoj
Areo 64,589 km²
- % de akvo 1,5 %
Loĝantaro 1 856 932 (2025)
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno lv
Landokodo LV
Telefona kodo 371
Plej alta punkto Gaiziņkalns
Plej malalta punkto Balta Maro
Politiko
Politika sistemo demokrata respubliko
Ŝtatestro Edgars Rinkēvičs
Ĉefministro Evika Siliņa
Nacia tago 21-a de aŭgusto kaj
18-a de novembro
Sendependiĝo disde Sovetunio 21-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto Eŭro
MEP laŭ 2007
– suma $41,108 mlrd
– pokapa $ 18.103
Membro de
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (2016–)
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado (2011–)
Vizorezigna programo de Usono (2008–)
Schengen-spaco (2007–)
Eŭropa Unio (2004–)
NATO (2004–)
Aŭstralia Grupo (2004–)
Internacia Holokaŭsta Memora Alianco (2004–)
Monda Organizaĵo pri Komerco (1999–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo (1998–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj (1997–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj (1997–)
Internacia Financa Korporacio (1993–)
Interpol (1992–)
Internacia Evoluiga Asocio (1992–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo (1992–)
Tutmonda Pridogana Organizo (1992–)
Universala Poŝta Unio (1992–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio (1992–)
Unuiĝintaj Nacioj (1991–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (1991–)
Unesko (1951–)
Internacia Telekomunika Unio (1921–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Balta Asembleo
Atomkerna Provizanta Grupo
Internacia Hidrografia Organizo
Konsilio de Baltmaraj Ŝtatoj
Nordia batalgrupo
Grupo pri Teraj Observoj
Konsilio de Eŭropo
Eŭropa Movada Kunordiga Centro
Traktato pri Malfermita Ĉielo
Traktato pri Atoma Nedisvastigo 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Latvio

LatvioLatvujo (latve: Latvija, oficiala nomo: Latvijas Republika, Respubliko de Latvio) estas lando en nordoriento de Eŭropo, en la centro de la regionego Baltio. La ŝtato limas sude al Litovio, sudoriente al Belorusio, oriente al Rusio, norde al Estonio kaj okcidente al la Balta Maro. Ekde la 1-a de majo 2004 ĝi membras en la Eŭropa Unio kaj ekde la 1-a de januaro 2014 ĝi havas eŭron kiel monunuon anstataŭ la antaŭa lato.

La teritorio de Latvio estis loĝata de baltaj triboj (kurši, zemgaļi, latgaļi, sēļi) kaj finougraj (līvlizt) ĝis la invado de la teŭtonoj. Konata ekde la 13-a jarcento kiel Livonio (devena de līvlizt), la zono kiun nuntempe okupas Latvion estis sub la okupo de la germanaj "Fratres militiae Christi" (en la latina Gefratoj de la Kristarmeo), pli konataj kiel la "Kavaliroj Glavoportistoj" aŭ Livonia Frataro, ekde 1236 Livonia Ordeno. Tio okazis spite al la akra rezistado de la baltaj triboj. Tamen, en la 16-a jarcento, Livonio estis okupita de la Grandprinclando Litovio, post Pollando kaj Svedio, kaj en la 18-a jarcento kaj la 19-a jarcento de Rusio, kiu okupis Latvion kaj la najbarajn regionojn. Kiam Rusio estis ruinigita de la Rusiaj revolucioj kaj de la Unua Mondmilito, Latvio deklaris sian sendependecon en novembro de 1918.


👁 Image
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Latva milito de sendependeco kaj Okupacio de baltaj ŝtatoj.

Tiu periodo de sendependeco mallonge daŭris, ĉar Sovetunio okupis la landon, la 17-an de junio 1940, pro la soveta-germana traktato pri dispartigo de la baltaj respublikoj, konata kiel la (Pakto Ribbentrop-Molotov), de la 23-a de aŭgusto 1939. Ĝi iĝis la Latva Soveta Socialisma Respubliko.

Escepte mallongan periodon de germana okupado dum la Dua Mondmilito, Latvio estis sovetunia teritorio ĝis kiam la reformoj en la sovetunia komunismo, kiel la glasnost, helpis la movadon de latvia sendependeco, kaj Latvio rehavis sian sendependecon la 21-an de aŭgusto de 1991, dum la "Kantanta Revolucio". La latvianoj kiuj dum la dua sendependeco estis ankoraŭ membroj de la Komunista partio ne havas latviajn civitanecon nek naciecon. Ekde la falo de la eŭropa komunismo, Latvio plifortigis siajn rilatojn kun la okcidenta mondo kaj ekapartenis al la NATO kaj al la Eŭropa Unio en la 2004.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
👁 Image
Mapo de Latvio.

La Balta Maro banas la latvan marbordon, kie abundas sablaj plaĝoj kaj kie aperas la golfo de Riga. En la interno, preskaŭ la tuta surfaco estas okupita de grandaj ebenaĵoj, nur interrompitaj de mildaj montetoj kiuj apenaŭ plialtiĝas je 300 metroj. La lagoj de glaĉera deveno, pli ol 3 000, inter kiuj menciindas ekzemple la Lago Engure ĉe marbordo, kaj la torfejoj kaj sablaj marĉoj konsistigas la elementojn pli elstaraj de la pejzaĝo. La ĉefa rivero estas Daŭgavo (ankaŭ konata kiel okcidenta Dvino), kiu fontas en Rusio.

Latvio ĝuas malvarmetajn somerojn kaj suferas malvarmegajn vintrojn kaj oftan neĝadon. La maksimuma temperaturo de Latvio estis de 36'4 gradoj kaj la minimuma de -43'1 gradoj.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]
👁 Image
Distriktoj de Latvio ekde la 1-a de julio 2021.

Latvio dividiĝas en 36 distriktoj (novadi) kaj dek ŝtataj urboj (valstspilsētas). Sep ŝtataj urboj havas apartan econ, tri ŝtataj urboj estas parto de siaj distriktoj. Latvio ankaŭ estas historie, kulture, kaj konstitucie dividite en kvar aŭ pli apartajn regionojn.

Ŝtataj urboj

[redakti | redakti fonton]

Ŝtataj urboj estas Daugavpils, Jelgava, Jūrmala, Liepāja, Rēzekne, Rigo, Ventspils kaj tri ŝtataj urboj sen propra administra unuo - Jēkabpils, Ogre kaj Valmiera.

Distriktoj

[redakti | redakti fonton]

Demografio

[redakti | redakti fonton]
👁 Image
Demografia evoluo de Latvio, laŭ la FAO.

Je 2021 Latvio havas loĝantaron de 1.893.223 loĝantoj. En la jaro 2007, la mezaveraĝa vivo estis de 71,6 jaroj. 99,8 % de la loĝantaro estis alfabetigita. La mezaveraĝa nombro de gefiloj por ĉiu virino estas nur 1,28 kio kaŭzas malpliigo de la loĝantaro je 0,64 % ĉiujare.[2]

La etna konsisto nuntempe jenas:

Latvoj 62.2%, rusoj 25.2%, belorusoj 3.3%, ukrainoj 2.2%, poloj 2.1%, litovoj 1.2%, aliaj 3.8% (2011). La ĉefaj religiaj grupoj estas luteranoj, katolikoj kaj rusaj ortodoksoj.

La migracia konsisto nuntempe jenas:[3]

Ŝtato Kvanto de civitanoj
👁 Image
 
1.768.480
Sen civitaneco 216.682
👁 Image
 Rusio
53.052
👁 Image
 Ukrainio
9200
👁 Image
 Litovio
5128
👁 Image
 Belorusio
3850
👁 Image
 Barato
2715
👁 Image
 Germanio
2624
👁 Image
 Uzbekio
2329
👁 Image
 Estonio
1283
👁 Image
 Britio
1209
👁 Image
 Ĉinio
916
👁 Image
 Svedio
906

La latvia ekonomio baziĝas ĉefe sur la agrikulturo kaj en la industrioj tekstila kaj siderurgia. Aktuale, la turismo elstariĝas kiel grava resursofonto danke al la historia heredaĵo de la lando. La transpaŝo al ekonomio de libera merkato kaŭzis kelkaj malfacilaĵojn (6% de senlaboreco en 2021 kaj buĝeta deficito) kaj malplibonigo de la sociala politiko.

La nacia monunuo estis ĝis fino de jaro 2013 la latva lato (Lat), de januaro 2014 Latvio uzas eŭron.

La latvia ekonomio estis unu el la plej progresemaj inter la novaj partneroj de la Eŭropa Unio, kun plialtiĝo de 6,7% dum la jaro 2005 kaj antaŭvidata kresko de 7% por 2006. En 2017-2019 ĝia kresko estis 3,2% jare.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 CIA World Factbook. Arkivita el la originalo je 2021-01-09. Alirita 2021-12-24 .
  2. [ [https://web.archive.org/web/20071031041619/http://www.csb.lv/csp/events/csp/events/?mode=arh&period=05.2006&cc_cat=471&id=1138 Arkivigite je 2007-10-31 per la retarkivo Wayback Machine]. Arkivita el la originalo je 2007-10-31. Alirita 2008-07-28 . Arkivigite je 2007-10-31 per la retarkivo Wayback Machine]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-02. Alirita 2020-12-06 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
v  d  r
Membroŝtatoj de la Eŭropa Unio
👁 Flago de la Eŭropa Unio
Kandidatoj:
v  d  r
Nord-Atlantika Alianco
👁 Image
 Albanio  • 👁 Image
 Belgio  • 👁 Image
 Britio  • 👁 Image
 Bulgario  • 👁 Image
 Ĉeĥio  • 👁 Image
 Danio  • 👁 Image
 Estonio  • 👁 Image
 Finnlando  • 👁 Image
 Francio  • 👁 Image
 Germanio  • 👁 Image
 Grekio  • 👁 Image
 Hispanio  • 👁 Image
 Hungario  • 👁 Image
 Islando  • 👁 Image
 Italio  • 👁 Image
 Kanado  • 👁 Image
 Kroatio  • 👁 Image
   • 👁 Image
 Litovio  • 👁 Image
 Luksemburgio  • 👁 Image
 Montenegro  • 👁 Image
 Nederlando  • 👁 Image
 Nord-Makedonio  • 👁 Image
 Norvegio  • 👁 Image
 Pollando  • 👁 Image
 Portugalio  • 👁 Image
 Rumanio  • 👁 Image
 Slovakio  • 👁 Image
 Slovenio  • 👁 Image
 Svedio  • 👁 Image
 Turkio  • 👁 Image
 Usono
👁 Mapo de landoj de NATO
Mapo de landoj de NATO
v  d  r
Ŝtatoj en Eŭropo
👁 Pozicio de Eŭropo
Dependaj kajaliaj teritorioj: