VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Levidoj

⇱ Levidoj - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
ויקרא
👁 Image
sankta libroliteratura verko • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro, Moseo
Lingvoj
Lingvo Biblia hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro sankta libro
Partoj
• Levidoj 1
• Levidoj 2
• Levidoj 3
• Levidoj 4
• Levidoj 5
• Levidoj 6
• Levidoj 7
• Levidoj 8
• Levidoj 9
• Levidoj 10
• Levidoj 11
• Levidoj 12
• Levidoj 13
• Levidoj 14
• Levidoj 15
• Levidoj 16
• Levidoj 17
• Levidoj 18
• Levidoj 19
• Levidoj 20
• Levidoj 21
• Levidoj 22
• Levidoj 23
• Levidoj 24
• Levidoj 25
• Levidoj 26
• Levidoj 27 vd
👁 Image
vdr

Levidoj (mallonge Lev) estas la tria libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Hebrea biblio
👁 Image
Tanaĥo
Leĝo de Moseo (Torah)
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Nombroj
• Libro de readmono
Profetaj libroj (Nevi'im)
Unuaj profetoj
• Josuo
• Juĝistoj
• 1-a libro de Samuel
• 2-a libro de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
Postaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Jeĥezkel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
La skribaĵoj (Ketuvim)
Poetaj libroj
• Psalmoj
• Proverboj
• Ijob
Kvin solenaj volvolibroj
• Alta kanto de Salomono
• Rut
• Plorkanto
• Predikanto (Kohelet)
• Ester
Historiaj libroj
• Daniel
• Ezra
• Neĥemja
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
Judisma portalo
Malnova Testamento
Pentateŭko
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Nombroj
• Libro de Readmono
Historiaj libroj
• Josuo
• Juĝistoj
• Rut
• 1-a de Samuel
• 2-a de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
• Ezra
• Neĥemja
• Ester
Saĝeco & Poetaro
• Ijob
• Psalmoj
• Proverboj
• Predikanto
• Alta Kanto de Salomono
Profetaj libroj
Grandaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Plorkanto
• Jeĥezkel
• Daniel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
👁 Image
vdr

La titolo estas

  • en la hebrea: ויקרא (vajikrá, "kaj Li vokis") laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΛΕΥΙΤΙΚΟΝ (levitikòn)
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Leviticus (libro pri la levidoj).

La libro nomiĝas Levidoj, ĉar ĝi grandparte konsistas el ordonoj por la servo de la Levidoj, tio estas la pastroj el la tribo Levi.

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!

Enhavo kaj strukturo

[redakti | redakti fonton]

Jen ebla dispozicio:[1]

  • Oferleĝoj por la popolo (Lev 1 - 5)
  • Oferleĝoj por la pastroj (Lev 6 - 7)
  • Ordonoj por la pastroj (Lev 8 - 10)
  • Leĝoj pri pureco (Lev 11 - 15)
  • Ritaro por la tago de pek-liberigo (Lev 16)
  • La "Leĝo de Sankteco" (Lev 17 - 26)
  • Tarifo por votoj (Lev 27)

La libro de Levidoj ĉefe traktas ritualajn instrukciojn kaj leĝojn koncernantajn la izraelajn sacerdotojn, kiuj devenas de la tribo de Levi. Ĝi preskribas detale la ceremoniciojn kaj oferojn kiujn la sacerdotoj devas plenumi por purigi kaj sanktigi la israelojn antaŭ Dio.

La libro komenciĝas per instrukcioj pri diversaj tipoj de oferoj, kiel bruloferoj, pazkerimferoj, kaj pekofero. Poste ĝi priskribus la inaugura ceremoniaro per kiu Aaron kaj liaj filoj oficiale iĝis la ĉefsacerdotoj.

Sekve, la libro enhavas multajn leĝojn pri sankteco, tabooj, purecaj ritualoj, kaj la sanktaj festoj kaj solenaĵoj. Ĝi emfazas la specialan statuson de la sacerdotoj kaj sanktejo, kaj la necesecon de la izraelaj homoj konservi puran kaj sanktajn vivmanierojn.

Ĉefaj temoj en Levidoj inkluzivas la sanktemon de Dio, la eklezian korporacion, kaj la leĝaro kiu nutras dian rilaton kun Izraelo. Ĝi konstituas la bazajn direktojn por izraela kulta vivo.

Hodiaŭa valoro

[redakti | redakti fonton]

Kial ni konservas ĝis hodiaŭ tiajn por ni strangajn leĝojn, ordonojn kaj regulojn, nomante ilin eĉ "Sankta Skribo"?

Ili montras, kiamaniere aspektas socio, en kiu oni ne distingas inter religia kaj ŝtata kompetenteco.

Ili klarigas, kiamaniere la popolo Izrael, per obeo de la por ili sanktaj ordonoj, povis gardi sian identecon ĝis hodiaŭ.

Konsiderinda ĝis hodiaŭ restas la baza strukturo de la "Leĝo de Sankteco": Konsekvenco el la sankteco de Dio estas, ke ankaŭ la homo estu sankta (Lev 19,2). – Tiun ĉi ideon la Nova Testamento transprenas en la "Surmonta Prediko" (Mat 5,48):

Estu do perfektaj,
kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Teksto en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La originala traduko de Zamenhof estas publikita aparte en 1912:

  • La Biblio — III-a libro — Levidoj ; el la originalo tradukis D-ro L. L, Zamenhof. — Paris. Librairie Hachette & C°, 1912.
👁 Citaĵo
 Aperis la tria libro de la biblia traduko verkita de nia kara Majstro. Krom la intereso kiun prezentas la legado de unu el la plej antikvaj libroj de la tero, la fakto ke tiu verko estas tradukita el la originala lingvo kaj ke la esperanta teksto estas verkita de nia Majstro mem devas inciti la esperantajn legantojn akiri tiun bone eldonitan volumon. La nuna libro estas despli interesa ĉar ĝia enhavo rilatas leĝojn kaj kutimojn de Moseo, kiuj regis la Israelan popolon de la plej malnovaj tempaj ĝis nun. 
— O. V. S.Belga Esperantisto n045 (jul 1912)

Post la Brita kaj Alilanda Biblia Societo prilaboris la tradukon por harmoniigi ĝin al aliaj libroj de la Biblio. La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
v  d  r
Malnova Testamento
Genezo Eliro Nombroj Readmono Josuo Juĝistoj Rut 1 Samuel 2 Samuel 1 Reĝoj 2 Reĝoj 1 Kroniko 2 Kroniko Ezra Neĥemja Tobit Judit Libro de Ester 1 Makabeoj 2 Makabeoj Ijob Psalmoj Sentencoj Kohelet Alta Kanto Saĝeco Siraĥ Jesaja Jeremia Lamentado Baruĥ Baruĥ 6 Jeĥezkel Daniel Hoŝea Joel Amos Obadja Jona Miĥa Naĥum Ĥabakuk Cefanja Ĥagaj Zeĥarja Malaĥi