VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Neotropiso

⇱ Neotropiso - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neotropiso
ekoregiono
Estas
ekozono, floristic kingdom, transcontinental region [+]
Koordinatoj15° 0′ 0″ S, 61° 0′ 0″ U (mapo)-15-61Koordinatoj: 15° 0′ 0″ S, 61° 0′ 0″ U (mapo) [+]

👁 Neotropiso (Tero)
Neotropiso (Tero)
👁 Map
Neotropiso
👁 Image
Vikimedia Komunejo:  Neotropic [+]
👁 Image
La neotropisa ekozono (verde).
👁 Image
Situo de la neotropisa ekozono.
👁 Image
Mapo montranta la ses florajn regnojn.

La neotropiso [noto 1], neotropisa ekozononovtropiko[1] estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo [noto 2].

La neotropisa ekozono ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la nearktisa ekozono, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.

Ĉefaj ekologiaj partoj

[redakti | redakti fonton]
👁 Image
Disvastiĝo de la neotropisaj biomoj.

La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la neotropisan ekozonon en ok ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povinte enteni diverstipajn biomojn, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."

  • Centr-anda ekoprovinco
  • Orient-sudamerika ekoprovinco

Orient-sudameriko inkluzivas la kaatingajn kserfitarojn de nordorienta Brazilo, la vastajn ceradajn herbejojn kaj savanojn de la Brazilaj Altaĵoj, kaj la pantanalajn kaj ĉakajn herbejojn. La diversaj Atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo estas disigita de la arbaroj de Amazonio per Kaatingo kaj Cerado, kaj gastigas diferencan flaŭron kaj faŭnon.

👁 Image
Dendrobates azureus (supre) kaj Dendrobates leucomeles
👁 Image
Arealo de la Dendrobatidae

Sudameriko origine estis parto de la superkontinento Gondvano, kiu inkluzivis Afrikon, Aŭstralion, Hindujon, Novzelandon, kaj Antarkton, kaj la neotropiso kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive de marsupiulaj mamuloj kaj la antarkta flaŭro.

Post la decida disfalo de Gondvano ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de Afriko kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al Nordameriko per la Istmo de Panamo , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon.

Endemiaj bestoj kaj plantoj

[redakti | redakti fonton]

Tridek unu birdofamilioj estas endemiaj de la neotropiso, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas raojn, tinamojn, Cracidae, kaj tokanojn. Birdofamilioj origine limigitaj al la neotropiso inkluzivas kolibrojn (familion Trochilidae) kaj trogloditedojn (familion Troglodytidae).

Mamulaj taksonoj origine restriktaj al la neotropiso inkluzivas :

Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al neotropiso inkluzivas :

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Laŭbiome klasifikitaj neotropisaj ekoregionoj

[redakti | redakti fonton]
tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj 👁 Image
 Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj 👁 Image
 Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj 👁 Image
 Bolivio, 👁 Image
 Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj 👁 Image
 Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj 👁 Image
 Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj 👁 Image
 Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj 👁 Image
 Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero 👁 Image
 Ekvadoro, 👁 Image
 Kolombio, 👁 Image
 Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj 👁 Image
 Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj 👁 Image
 Ekvadoro, 👁 Image
 Kolombio, 👁 Image
 Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj 👁 Image
 Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj 👁 Image
 Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Brazilo, 👁 Image
 Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj 👁 Image
 Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj 👁 Image
 Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj 👁 Image
 Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj 👁 Image
 Gvatemalo, 👁 Image
 Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar 👁 Image
 Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj 👁 Image
 Gvatemalo, 👁 Image
 Meksiko, 👁 Image
 Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj 👁 Image
 Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio 👁 Image
 Brazilo, 👁 Image
 Bolivio, 👁 Image
 Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj 👁 Image
 Kostariko, 👁 Image
 Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj 👁 Image
 Meksiko
tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Kolombio
NT0210 Ĉako 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Bolivio, 👁 Image
 Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Bolivio, 👁 Image
 Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj 👁 Image
 Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj 👁 Image
 Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago 👁 Image
 Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj 👁 Image
 Ekvadoro, 👁 Image
 Peruo
tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NT0301 Bahamaj pinaroj 👁 Image
 Bahamoj, 👁 Image
 Turkoj kaj Kajkoj
NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj 👁 Image
 Gvatemalo, 👁 Image
 Honduro, 👁 Image
 Meksiko, 👁 Image
 Nikaragvo, 👁 Image
 Salvadoro
NT0304 Kubaj pinaroj 👁 Image
 Kubo
NT0305 Hispaniolaj pinaroj 👁 Image
 Dominika Respubliko, 👁 Image
 Haitio
NT0307 Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj 👁 Image
 Meksiko
NT0308 Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj 👁 Image
 Meksiko
NT0309 Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj 👁 Image
 Meksiko
NT0310 Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj 👁 Image
 Meksiko
mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NT0401 Moderaj arbaroj de Insularo Juan Fernández 👁 Image
 Ĉilio
NT0402 Magelanaj subpolusaj arbaroj 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Ĉilio
NT0404 Valdiviaj moderaj pluvarbaroj 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Ĉilio
tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0701 Arida Ĉako 👁 Image
 Argentino
NT0702 Benia savano 👁 Image
 Bolivio
NT0704 Cerado 👁 Image
 Bolivio, 👁 Image
 Brazilo, 👁 Image
 Paragvajo
NT0708 Humida Ĉako 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Brazilo, 👁 Image
 Paragvajo
NT0709 Llanos 👁 Image
 Kolombio
NT0710 Urugvaja savano 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Brazilo, 👁 Image
 Urugvajo
mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0802 Monte-Arbedaro 👁 Image
 Argentino
NT0803 Malseka Pampo 👁 Image
 Argentino
NT0804 Patagonaj herbejoj 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Ĉilio
NT0805 Patagona Stepo 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Ĉilio
NT0806 Seka Pampo 👁 Image
 Argentino
inunditaj herbejoj kaj savanoj
NT0904 Evergladoj 👁 Image
 Usono
NT0907 Pantanalo 👁 Image
 Bolivio, 👁 Image
 Brazilo, 👁 Image
 Paragvajo
montaraj herbejoj kaj arbustaroj
NT1001 Centr-andaj sekaj punaoj 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Bolivio, 👁 Image
 Ĉilio
NT1002 Centr-andaj punaoj 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Bolivio, 👁 Image
 Peruo
NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj 👁 Image
 Bolivio, 👁 Image
 Peruo
NT1004 Centr-andaj paramoj 👁 Image
 Ekvadoro, 👁 Image
 Peruo
NT1009 Zakatonalo 👁 Image
 Meksiko
mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
NT1201 Ĉiliaj arbustaroj 👁 Image
 Ĉilio
dezertoj kaj kserofitaroj
NT1303 Atakama-Dezerto 👁 Image
 Ĉilio
NT1304 Kaatingo 👁 Image
 Brazilo
NT1306 Kubaj kaktaroj 👁 Image
 Kubo
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj 👁 Image
 Kolombio, 👁 Image
 Venezuelo
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj 👁 Image
 Meksiko
NT1315 Seĉura-Dezerto 👁 Image
 Argentino, 👁 Image
 Peruo
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro 👁 Image
 Meksiko
mangrovarbaroj
NT1403 Bahamaj mangrovoj 👁 Image
 Bahamoj
NT1404 Bahiaj mangrovoj 👁 Image
 Brazilo
NT1408 Marbord-venezuelaj mangrovoj 👁 Image
 Venezuelo
NT1419 Maranjaj mangrovoj 👁 Image
 Brazilo
NT1424 Miskit-nikaragvaj marbord-karibaj mangrovoj 👁 Image
 Honduro, 👁 Image
 Kostariko, 👁 Image
 Nikaragvo
NT1432 Mangrovoj de Rio Piranhas 👁 Image
 Brazilo
  1. Tute ne temas pri ekskluzive tropika regiono, nek pri iu "nova tropiko" ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, dezertegajn, altamontarajn kaj eĉ subpolusajn partojn; tial laŭvorta traduko estas erariga kaj senenhava; la Esperanta nomo, senpere derivata de la 19-a jarcenta scienca-latina nomo Neotropis estas laŭfundamenta (15-a regulo : La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo) kaj ne kreas konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
  2. france Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 365, ISBN 2-271-05816-3
    Néotropical (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant au Néotropis. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
    [Néotropical (adjektivo) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion respondanta al Neotropis. 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. http://cindymckee.com/librejo/zoo-geog.pdf Arkivigite je 2016-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Støp-Bowitz "Elementa Zoogeografio" 1976 pri Ceteraj regionoj (p. 26).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


v  d  r
Neotropisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco
Centramerika ekoprovinco
Kariba ekoprovinco
Orinoka ekoprovinco
Amazona ekoprovinco
Nord-anda ekoprovinco
Centr-anda ekoprovinco
Orient-sudamerika ekoprovinco
Sud-sudamerika ekoprovinco
Vidu ankaŭ , ekoprovinco kaj ekoregiono