VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Nov-Gorico

⇱ Nov-Gorico - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
👁 Image
Nov-Gorico
Nova Gorica
👁 Image
urbo
limurbo
urbo dividita de landlimo 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Administrado
Municipo Nov-Gorico
Ĝemelurboj
Klagenfurt (1965–)
San Vendemiano
Otočac
Aleksandrovac (en) 👁 Traduki

Oghuz (en) 👁 Traduki
👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Poŝtkodo 5000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 031
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 58′ N, 13° 39′ O (mapo)45.96666666666713.65Koordinatoj: 45° 58′ N, 13° 39′ O (mapo) [+]
Alto 93,4 m [+]
Areo 3,5 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Nov-Gorico
Situa mapo de Centra Nov-Gorico

👁 Map

Alia projekto
👁 Image
Vikimedia Komunejo Nova Gorica [+]

Nov-Gorico (slovene Nova Gorica, friule: Gnove Gurize) estas la ĉefa kaj plej granda urbo de la Regiono Goriška, Slovenio.

Ĝi estas juna urbo, evoluinta post la jaro 1947, kiam Gorico (Gorizia/Gorica) apartenis al Italio. Urba spaco de novestiĝinta urbo havas malmulte da malnova arkitektura heredaĵo. Sur la suda parto de la urbo estas Kostanjevico (slovene Kostanjevica, itale Castagnevizza). Post la unua mondmilito estis renovigita franciskana monaĥejo, kie estis fama tombejo de Burbonoj kaj preĝejo de Apero de Maria. Norde estas pli ol 1000 jarojn aĝa Solkano, nun kvartalo de Nov-Gorico.

De la 21-an de decembro 2007 ne plu estas limaj kontroloj inter Nov-Gorico kaj Gorico, danke al la traktato de Schengen.

Kun malfermo (spano) de 220 m, la Solkan-ponto (slovene Solkanski most, itale Ponte di Salcano) super la rivero Soĉo en Solkano ĉe Nov-Gorico en Slovenio, estas arkoponto (laŭ fervoja terminaro ĝi estas viadukto) kaj la dua plej granda ŝtonponto en la mondo kaj la plej longa fervoja ŝtonponto. Ĝi estis kompletita en 1905. Ties arko de 85 m, kiu estis konstruita el ĉirkaŭ 5 000 tunoj de ŝtonblokoj en ĝuste 18 tagoj, estas la duaj plej granda ŝtonarko en la mondo, superpasita nur de Friedensbrücke (Syratalviadukt) en Plauen, kaj la plej granda fervoja ŝtonarko.

Laŭplane la urbo en 2025 estos unu el la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj, kune kun Chemnitz en Germanio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Slovenio.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).