VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Orkestro

⇱ Orkestro - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
👁 Temas pri...
Ĉi tiu artikolo temas pri muzika esemblo. Por informoj pri estro de orkoj, vidu la artikolon Saŭrono.
Orkestro
👁 Image
speco de muzika grupo 👁 Redakti la valoron en Wikidata
instrumental ensemble • muzika organizaĵo
👁 Image
La Filharmonia Orkestro de Jalisco.
👁 Image
Moderna orkestra koncertejo: Filharmonio en Szczecin, Pollando.

Orkestro estas muzika ensemblo, kiu plej tipe ludas klasikan muzikon. Plej ofte la orkestro estas direktorita de dirigento, kiu plej ofte uzas taktobastonon, aŭ ne, kaj rigardas al la orkestro kaj ne al la publiko.

Tipa orkestro ofte dungas pli ol 80 muzikistojn de variaj muzikinstrumentoj en la orkestro, aŭ eble pliaj laŭ certaj verkoj. La plej oftaj instrumentoj ludataj en orkestro estas:

En arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

Fakte en PIV la du unuaj signifoj ne tiom rilatas al muziko, sed al arkitekturo, nome por parto de la helena teatro, kie staris la ĥoro kaj por la responda parto de moderna teatro, kie sidas la muzikistoj, akompanantaj la aktorojn.[1]

Laŭ Francisko Azorín orkestro estas Parto de la antikva greka teatro, inter la sceno k. la amfiteatro, kie la ĥoro kantis k. ludis ĉirkaŭ la arao de Dioniso. Parto de la moderna teatra ĉambrego, inter la aktorejo k. la publikejo, por la muzikistaro.[2] Li indikas etimologion el la greka orĥestra, el orĥeistai (danci) kaj de tie la latina orchestra.[3]

Famaj orkestroj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. NPIV, [1] Alirita la 5an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 154.
  3. Azorín, samloke.


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri muziko.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).