VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Pnompeno

⇱ Pnompeno - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
👁 Image
Pnompeno
(Ĉakdomukh)
kmere ភ្នំពេញ 《Phnum Pénh》, angle Phnom Penh
urbo
Fotomuntaĵo
Oficiala nomo: ភ្នំពេញ
Kromnomo: Perlo de Azio
La ĉarmanta urbo
Ŝtato 👁 Kamboĝo
 Kamboĝo
Provinco Provinco Kandal
Subdivido 8 distriktoj
Historia regiono Kmera reĝlando
Flughaveno Internacia flughaveno en Pnompeno
Memorindaĵoj
5
 - Nacia muzeo de Kamboĝo
 - Arĝenta pagodo
 - Reĝa palaco
 - Monumento de sendependeco
 - Tuol Sleng muzeo
Ŭat Wat Phnom
Riveroj Mekongo, Tonlé Sap, Bassac
Situo Pnompeno
 - alteco 12 m s. m.
 - koordinatoj 11° 33′ 00″ N 104° 55′ 00″ O / 11.55000 °N, 104.91667 °O / 11.55000; 104.91667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 25 m s. m.
Areo 758,0 km² (75 800 ha)
Loĝantaro 1 327 615
Denseco 1 751,47 loĝ./km²
Fondo 1372
Horzono Kamboĝo (UTC+7)
Telefona antaŭkodo +855 (023)
👁 Situo enkadre de Kamboĝo
Situo enkadre de Kamboĝo
Situo enkadre de Kamboĝo
👁 Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
👁 Image
Vikimedia Komunejo:
Phnom Penh
Retpaĝo: www.phnompenh.gov.kh
👁 Image
Arĝenta pagodo en Reĝa palaco en Pnompeno
👁 Image
Budha monaĥo antaŭ la reĝa palaco en Pnompeno
👁 Image
Trona kortego, Reĝa palaco en Pnompeno

Pnompeno (kmere ភ្នំពេញ, Phnum Pénh) estas la plej granda urbo (eĉ milionurbo) kaj ĉefurbo de Kamboĝo en Azio. Oni nomumas ĝin "Perlo de Azio".

Laŭ la stato de 2019 en la urbo Pnompeno vivis 2 129 371 loĝantoj sur areo de 678,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 139 loĝantoj/km².  

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Pnompeno troviĝas en sudorienta parto de la lando apud Mekongo kaj aliaj du riveroj, kiuj ĉi tie kunfluas.

Pnompeno fondiĝis en 1372 kaj iĝis ĉefurbo en 1434. Poste la ĉefurboj ofte ŝanĝiĝis, sed ekde 1866 ĝi estis firme ĉefurbo. Dum dominado de francoj la urbo forte evoluis. En 1975 pro la interna milito la urbo tre difektiĝis. Poste la loĝantoj multe suferis, amaso de homoj murdiĝis. En 1979 Vjetnamio faris finon al la diktaturo.

En Pnompeno estas 3 sezonoj. Vintro daŭras de novembro ĝis januaro, poste somero sekvas ĝis majo. La pluvsezono kun musono etendiĝas de junio ĝis oktobro. Jare pluvas po pli ol 1300 mm. En la tuta jaro la temperaturo varias inter 25-28 °C.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Amaskomunikiloj

[redakti | redakti fonton]
  • The Cambodia Daily estis anglalingva ĉiutaga gazeto el Pnom-Peno. Ĝi estis fondita en 1993 de la usona ĵurnalisto Bernard Krisher kiel la unua anglalingva kamboĝa ĉiutaga gazeto. Ĝi estis konsiderata politike sendependa kaj kontraŭis la ĉefministron Hun Sen, kiu estis en povo ekde 1985.
  • The Phnom Penh Post (kmere ភ្នំពេញប៉ុស្តិ៍, Phnum Pénh Pŏsdĕ [pʰnumpeɲ poh], aŭ mallonge The Post) estas anglalingva ĉiutaga gazeto eldonita en la kamboĝa ĉefurbo, Pnom-Peno.

Pnompeno havas internacian flughavenon, 2 fervojajn liniojn kaj nature ĉefvojojn.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
Panorama vido de la urbocentro je aŭgusto 2022

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
v  d  r
Aziaj ĉefurboj
👁 Azio