VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Prado-Muzeo

⇱ Prado-Muzeo - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prado-Muzeo
Museo del Prado
Museo Nacional del Prado
👁 Image
👁 Image
arta muzeo
vidindaĵo
organizaĵo
nacia muzeo
turisma celloko 👁 Redakti la valoron en Wikidata
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Adreso Paseo del Prado, 28014 Madrid
Arkitekto(j) Juan de Villanueva vd
Estiĝo 1819
Malfermo 19-a de novembro 1819
Direktoro Miguel Falomir Faus
Koordinatoj 40° 24′ 50″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)40.413888888889-3.6922222222222Koordinatoj: 40° 24′ 50″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)
Situo de Prado-Muzeo
👁 Map
Prado-Muzeo
Jaraj vizitantoj: 1 175 296 (2021) 👁 Redakti la valoron en Wikidata
Partoj
Prado Hall 056B (en) 👁 Traduki
, Prado hall 026 (en) 👁 Traduki
, Prado Hall 025 (en) 👁 Traduki
, Prado Hall 024 (en) 👁 Traduki
, Prado Hall 051A (en) 👁 Traduki
, Prado Hall 008B (en) 👁 Traduki
, Prado Hall 012 (en) 👁 Traduki
kaj Prado Hall 077 (en) 👁 Traduki
👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Premioj
vd
Retpaĝo https://www.museodelprado.es/
👁 Image
vdr
👁 Image
La Prado-Muzeo, kore de Madrido.

La Prado-Muzeo (hispane Museo del Prado); prado signifas "herbejo") estas grava muzeo lokita en Madrido. Ĝi entenas kelkajn el la plej belaj kolektoj de eŭropaj pentraĵoj, datiĝantaj ekde la 14-a jarcento ĝis la komenco de la 19-a jarcento. La Prado-Muzeo estas unu el la plej grandaj muzeoj de la tuta mondo. Ĝi estas unu el plej gravaj kaj certe la 11a plej vizitata en la mondo en 2010.

La plej famaj kaj multnombraj verkoj estas tiuj de Diego Velazquez, Francisco de Goya kaj Hieronymus Bosch. Sed troviĝas ankaŭ en la muzeo pentraĵoj fare de El Greco, Petro Paŭlo Rubens, Giambattista Pittoni, Rafaelo, Tiziano, Bartolomé Esteban Murillo, Sandro Botticelli, Caravaggio, Albrecht Dürer, Melozzo da Forlì, Rembrandt kaj Paolo Veronese.

Oni montras ĉirkaŭ 1,150 verkojn el totalo de pli ol 8,600: la resto atendas en subteraj keloj pro spacomanko. La kerno devenas el reĝaj kolektoj, pro kio temas pri kolekto limigita al ties rilatoj kaj emoj. Mankas la enciklopedia tendenco de la Luvro en Parizo, la Muzeo Ermitejo en Sankt-PeterburgoNacia Galerio de Londono. El skoloj elstaras la hispana, flandra kaj itala (ĉefe venecia) kaj poste iome la franca kaj malpli la germana, nederlanda kaj brita (portretoj). Krom pentraĵoj estas ankaŭ skulptaĵoj kaj ornamaj artaĵoj.

Historio de la konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La ĉefan konstruaĵon oni starigis dum la reĝado de Karlo la 3-a, fare de la arkitekto Juan de Villanueva. Ĝi estis uzita kiel kavalieriar-estrarejo kaj kiel rezervo de pulvo por la soldatoj de Napoléon Bonaparte. La muzeo estis naciigita en 19-a de novembro 1819, samkiel la najbaraj konstruaĵoj en 1918.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]