VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Radiografio

⇱ Radiografio - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
👁 Image
Por la medicinista fako de la diagnoza apliko de radiografio, vidu la artikolon radiologio.

Radiografio estas bildiga tekniko kiu uzas elektromagnetan radiadon escepte de la videbla lumo, precipe ikso-radioj, kiu permesas la vidadon de la interno de la korpo, ĉefe de la malmolaj organoj. La tekniko apartenas al la medicina fako radiologio.

Por krei la bildon, heterogena fasko de ikso-radioj estas produktita de iksoradia generilo kaj estas projekciita al la ekzamenata objekto. Certa kvanto de ikso-radioj estas sorbita de la objekto, depende de la aparta denseco kaj konsisto de la objekto. La ikso-radioj kiuj pasas tra la objekto estas kaptitaj malantaŭ la objekto per detektilo (aŭ fotografia filmo aŭ cifereca detektilo). La detektilo sekve bildigas dudimensian reprezentaĵon de la internaj strukturoj de la objekto laŭ ties diversaj densecoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj!
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri radiologio.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).