Samuel DOE (naskiĝis la 6-a de junio 1950 aŭ 1951, mortis la 9-an de septembro 1990) estis prezidanto de Liberio en 1980–1990. Li estis la deka prezidanto de sia lando. En lia prezidantaj periodoj en Liberio estis multe da korupto kaj persekuto al la opozicio. Li estis el la popolo de kranoj. La 12-an de aprilo 1980 la stabserĝento Samuel Doe aranĝis militistan puĉon. La anstataŭigita prezidanto William Tolbert Jr. estis mortigita en sia palaco. Dum la unuaj tagoj de la puĉo oni mortigis ankaŭ liajn ministrojn. Samuel Doe regis militistan registaron, kiu estis konata kiel "popollibereca konsilio". En 1984 iĝis politikaj partioj en la lando. La 15-an de oktobro Samuel Doe venkis prezidantan baloton ricevante proksimume 51 % el la voĉoj.
El prezidantoj de Liberio li estis la unua, kiu ne apartenis al uson-afrikanoj de Liberio.
