VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/U2

⇱ U2 - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
👁 Image
Por samtitola artikolo vidu la paĝon U2 (apartigilo).
U2

👁 Image

👁 U2 en 2005

U2 en 2005
muzika grupo 👁 Redakti la valoron en Wikidata
Fondo en 1976 je la nomo Feedback
en 1978 je la nomo U2
Ĝenro rokmuziko
Oficiala retejo U2.com
Influita de
@ Pink FloydMotörheadJoy Division • Television • The Velvet UndergroundGuns N' RosesBob DylanRoxy MusicThe Beatles • The Undertones • Roy Orbison • Marc Bolan • David BowieSex PistolsThe ClashThe WhoThin LizzyPatti Smith • The Jam • The Rolling StonesVan Morrison • Lee Clayton vd
Muzikistaro
kanto Paul David Hewson (Bono)
gitaro The Edge (David Howell Evans)
basgitaro Adamo Klajton Adam Clayton
perkut-instrumentaro Lari Mulen la pli juna Larry Mullen Junior
Partoj
Bono
The Edge
Adam Clayton (mul) 👁 Traduki

Larry Mullen Jr. (en) 👁 Traduki

Dik Evans (en) 👁 Traduki
👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
👁 Image
vdr

U2 [jutu] estas irlanda rok-grupo, kun:

La bando ekestis la 25-an de septembro 1976, en kuirejo de gepatroj de Larry Mullen jr. laŭ lerneja gazetanonco. Ili estis tiam sep, sed tri foriĝis kaj restis la konata kvar - Mullen, Adam Clayton, Dave Evans, Paul Hewson - kiuj venkis en kapabloesplora konkuro, du jarojn post la fondo. Post tiam helpis ilin manaĝisto Paul McGuinness. Kontraktis kun la bando la firmao Island en marto de 1980 kaj tiu kontrakto daŭras eĉ hodiaŭ.

👁 Image
Bono

La unua albumo (Boy) aperis en oktobro 1980. En 1981 aperis October, kiu respegulis kristanan vidpunkton de la kantisto. En 1983 aperis la albumo War, kiu deklaris ligon al la homaj rajtoj. Ili helpis la afrikajn malsategantojn en 1985, partoprenis en la koncerto Live Aid.

Diskografio

[redakti | redakti fonton]
  • Boy, 1980
  • October, 1981
  • War, 1983 (La kanto Sunday Bloody Sunday memorigas je nordirlandaj ribeloj en 1972)
  • Under a Blood Red Sky, 1983 (registrita koncerte)
  • The Unforgettable Fire, 1984 (memorkanto al Martin Luther King (In The Name Of Love)).
  • Wide Awake in America, 1985 (registrita koncerte)
  • The Joshua Tree, 1987 (alportis trarompon, vendita en pli ol 10 milionoj ekzempleroj)
  • Rattle and Hum, 1988
  • Achtung Baby, 1991
  • Zooropa, 1993
  • Pop, 1997
  • The Best of 1980-1990, 1998 (kompilo)
  • Million Dollar Hotel, 2000 (film-akompana muziko)
  • All That You Can't Leave Behind, 2000
  • The Best of 1990-2000, 2002 (kompilo)
  • How to Dismantle an Atomic Bomb, 22-a de novembro 2004
  • No Line on the Horizon, 27-a februaro 2009
  • Songs of Innocence, 2014
  • Songs of Experience, 2017
  • Songs of Surrender, 2023


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]