VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ugarito

⇱ Ugarito - Vikipedio


Saltu al enhavo
Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 24 dec. 2022.
Ugarito
👁 Image
Estas
urboŝtato, kulturo, historia lando, polity, tributula ŝtato, antikva urbo [+]
Koordinatoj35° 36′ 7″ N, 35° 47′ 8″ O (mapo)35.60194435.785556Koordinatoj: 35° 36′ 7″ N, 35° 47′ 8″ O (mapo)

Estiĝo6-a jarmilo a.K.E.


👁 Map
Ugarito
👁 Image
Vikimedia Komunejo:  Ugarit [+]

Ugarito estis fenica civito kaj grava komerca centro dum la bronzepoko en norda Sirio. En 1928 paŝtista knabo hazarde retrovis ĝin. En 1930 francaj arkeologoj komencis sistemajn fosadojn. Ili trovis multajn historie gravajn objektojn.

Skriba kulturo

[redakti | redakti fonton]

Precipe gravaj estas la arĥivoj de tekstoj en akada lingvo kaj kojnoskribo. Krom traktatoj kaj aliaj leteroj al aliaj ŝtatoj - kiuj donas gravajn informojn pri la tiamaj politikaj cirkonstancoj - oni skribis ankaŭ pri mitoj, kultoj kaj religiaj ideoj.

Ekde la 14-a jarcento antaŭ Kristo oni uzis ankaŭ alfabetan kojnoskribon. Temas pri la plej aĝaj tekstoj, en kiuj oni uzis alfabeton. Nur duonan jarmilon poste la fenicoj portis ĝin al Eŭropo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Eposoj el Antikva Ugarito: Baal kaj Anat, Krt, Aqht. El la ugarita tradukis Donald Broadribb.