VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Unstrut

⇱ Unstrut - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unstrut
👁 Image
rivera ponto apud Weischütz
rivero
Bazaj informoj
Situo Turingio kaj Saksio-Anhalto (Germanio)
Longeco 192 km
Fluo
Fonto apud Kefferhausen en la regiono Eichsfeld
- Alteco super marnivelo 400 m
- Koordinatoj 👁 Image
51° 18′ 58″ N, 10° 16′ 35″ O (mapo)51.31611111111110.276388888889
Enfluejo en la riveron Saale apud la urbo Naumburg
- Alteco 102 m
- Koordinatoj 👁 Image
51° 10′ 33″ N, 11° 48′ 7″ O (mapo)51.17583333333311.801944444444
Altecodiferenco 298 m
Geografio
Trairataj urboj Mühlhausen, Sömmerda kaj Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg
Alfluantoj
- Dekstraj Gera, Lossa
- Maldekstraj Wipper, Helme
Unstrut

La Unstrut - [prononco "Unŝtrut"] - estas rivero en la federaciaj landoj Turingio kaj Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi fontas en la regiono Eichsfeld en okcidenta Turingio. Post entute 192 kilometroj ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Mühlhausen, Sömmerda, Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg. La rivera valo estas parto de la vinkultiva regiono Saale-Unstrut.

Ĝi determinis ankaŭ la areon de la t.n. Turingia Pordego.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas de la ĝermana vorto strödu (marĉa densa arbustejo), la ĝermana prefikso un- estas plifortigo (simile al la esperanta afikso -eg-). Ĉirkaŭ la jaro 575 la rivero nomatas Onestrudis, dum la 7-a jarcento Unestrude, kaj dum la jaro 994 Unstruod.

👁 Image
paŭzejo por kanuantoj ĉe Balgstädt

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri geografio.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).