VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Valldemossa

⇱ Valldemossa - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valldemossa
👁 Image
municipo en Hispanio 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd

👁 Blazono

Blazono
Administrado
Regiono 👁 Image
Balearaj Insuloj
Hist. regiono Katalunaj landoj
Ĝemelurboj
Campdevànol
Formiguères 👁 Redakti la valoron en Wikidata
vd
Poŝtkodo 07170
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Nadal Torres Bujosa
Demografio
Loĝantaro 2 038  (2025) [+]
Loĝdenso 123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 2° 37′ O (mapo)39.7116777777782.6225805555556Koordinatoj: 39° 43′ N, 2° 37′ O (mapo) [+]
Alto 413 m [+]
Areo 16,6 km² (1 660 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
👁 Image
Situo de Valldemossa
Situa mapo de Majorko

👁 Map

Alia projekto
👁 Image
Vikimedia Komunejo Valldemossa [+]

Valldemossa estas urbo kaj municipo situa en la okcidenta parto de la insulo Majorko, en la Aŭtonoma Komunumo Balearoj, Hispanio. Ĝi havas 2.027 loĝantojn (INE 2012).

👁 Image
Municipa teritorio de Valldemossa ene de la insulo Majorko.

La etimologio (Valo de Mosa) ŝajne estas de araba deveno, kun origino en ruraj malgrandaj komunumoj fonditaj en tiu valo fare de araba nobelo nome Mussa aŭ Muça, poste ValldeMussa.

Ĉefa allogaĵo estas la Kartuzio de Valldemossa kaj la memoro kiu tie lasis vintre 1838-39 la estado de la romantisma paro formita de Chopin kaj George Sand. Chopin tie komponis siajn Preludojn Op. 28 kaj Sand verkis Un hiver à Majorque. Krom tiuj elstaraj gastoj en tiu Kartuzio gastis ankaŭ famuloj kiel Rubén Darío, Jorge Luis Borges, Jovellanos, Santiago Rusiñol kaj aliaj multaj. Nuntempe loĝas en Valldemossa famaj pentristoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]