VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Zelenograd

⇱ Zelenograd (Moskvo) - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zelenograd)
👁 Image
Zelenograd
Arondismento de Moskvo
👁 Image
👁 Image
👁 Image
FlagoBlazono
administra arondismento de Moskvo, urbo [+]
Ĝemelurboj
Unterschleißheim, Tulsa [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 37° O (mapo)55.99777777777837.190277777778Koordinatoj: 56° N, 37° O (mapo) [+]
Akvokolektejo37,2 km² (3 720 ha) [+]
Areo37,2 km² (3 720 ha) [+]

Loĝantaro270 527 [+] (2024)
Denseco7 272,23 loĝ./km² [+] [+]
Poŝtkodo124400–124499 [+]

👁 Zelenograd (Moskvo) (Tero)
Zelenograd (Moskvo) (Tero)


👁 Map
Zelenograd

👁 Image
Vikimedia Komunejo:  Zelenogradsky Administrative Okrug [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Zelenograd (aŭ Zelenograda administra arondismento, ruse Зеленоград — «Verdurbo») estas unu el 12 administraj arondismentoj de Moskvo, unu el 12. Ĝi situas tute aparte de la ĉefa teritorio de Moskvo, tial ĝi fakte estas apudmoskva urbo. Laŭ la censo de 2010,[1] ĝia populacio estis 221 712 loĝantoj, pli ol la nombro de 215 727 registrita dum la censo de 2002.[2] Tio konkraŭas ĝeneralan tutlandan konstaton pri "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", kiun en junio 2011 temigis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[3]. La loĝantoj vivas sur areo de 37,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 272 loĝantoj/km².

👁 Image
Kvartalo en Zelenograd

La urbo estis fondita en jaro 1960. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1963. La urbo estis nomata Krjukovo (Крюково) ekde 1960 ĝis 1963.

Kodo de OKATO de la urbo estas 45272. La interurba telefona kodo estas 095, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj.

La loka tempo estas moskva tempo.

Geografiaj koordinatoj de la centro de Zelenograd estas 55° 59′ N 37° 11′ O / 55.983 °N, 37.183 °O / 55.983; 37.183 (mapo).

La distrikto estas ĉe rivero Sĥodnja (ruse Сходня) (kiu demaldekstre enfluas en la riveron Moskva.

Transporto

redakti

En la distrikto estas fervoja stacio Krjukovo (ruse Крюково) sur la fervoja linio Moskvo - Tver - Sankt-Peterburgo La stacio estas atingebla de Leningrada stacidomo (Moskvo) per elektrotrajnoj.

Zelenograd situas ĉe la federacia ŝoseo M10 Moskvo - Sankt-Peterburgo.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti


Eksteraj ligiloj

redakti
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Moskvo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).