VOOZH about

URL: https://eo.wikiquote.org/wiki/Laceco

⇱ Laceco - Vikicitaro


Saltu al enhavo
El Vikicitaro
Laceco
👁 Laceco
Laceco
Aliaj projektoj
👁 Image
Laceco en Vikipedio
👁 Image
Laceco en Komuneja kategorio
👁 Image
Laceco en Vikivortaro

Laceco estas stato de tiu, kiu estas laca, do sentanta sin malvigla kaj bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado; tedita de ia okupo kaj deziranta ĝin rezigni aŭ ĉesigi.

Erich Fromm

[redakti]
👁 Citaĵo
« …ĉia agado, postulanta koncentriĝon de atento, ĉu tio estas laboro, ludoripozo (ripozo ankaŭ estas tipo de la agado), vigligas kaj stimulas la homon, kaj ĉia agado, ne postulanta tion, lacigas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
👁 Citaĵo
« Ŝokaj rezultoj de eksperimento de Mayo montras ke malsaneco, laceco kaj malalta produktiveco estas kaŭzataj ĉefe ne de teknika monotoneco de laboro, sed de fremdiĝo de laboristo de laboro ĝenerale en ĉiuj ĝiaj socialaj aspektoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ

[redakti]