| Belorusa lingvo | ||
| беларуская мова biełaruskaja mova | ||
| lingvo • moderna lingvo | ||
|---|---|---|
| Orientslavaj lingvoj | ||
| Parolata en | Belorusio, Latvio, Litovio, Pollando, Rusio, Ukrainio | |
| Parolantoj | 7 milionoj | |
| Skribo | belorusa alfabeto, latina alfabeto, araba skribo, Łacinka, beloruslingva araba skribo, cirila alfabeto | |
| Lingvistika klasifiko | ||
| Hindeŭropa Slava | ||
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | Belorusio, Pollando (kiel helplingvo en komunumoj Czyże, Orla, Narewka kaj Hajnówka) | |
| Reguligita de | Instituto de Lingvo kaj Literaturo de Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio, Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio | |
| Lingva statuso | 2 vundebla | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | be | |
| ISO 639-2 | bel | |
| ISO 639-3 | bel | |
| SIL | BEL | |
| Glottolog | bela1254 | |
| Angla nomo | Belarusian | |
| Franca nomo | biélorusse | |
| Vikipedio | ||
La Patro Nia (Ойча наш) (taraŝkevica):
|
La belorusa lingvo (neoficiale foje la belarusa lingvo, malofte la belarutena lingvo); beloruse: беларуская мова, biełaruskaja mova) estas slava lingvo kaj la oficiala lingvo de Belorusio. Ĝi kun la rusa kaj ukraina lingvoj apartenas al Orienta slava lingvaro.
Laŭ informoj de censo farita en 1999 entute el 8.159 milionoj da belorusoj vivantaj en Belorusio nomis la belorusan lingvon kiel gepatra 85,6% (ĉirkaŭ 7 milionoj da homoj), kaj 41,3% nomis ĝin kiel lingvo uzata hejme. Aldone la belorusa estas gepatra por 67,1% el 395,7 mil popoloj vivantaj en Belorusio, 57,6% el ili hejme parolas beloruse.
Pro densaj kaj multjaraj kontaktoj kun la rusa lingvo en Belorusio kreiĝis lingva fenomeno nomata трасянка (trasjanka): mikso de la belorusa lingvo kun rusa leksiko, kaj foje kun sintakso. Tiu miksita formo estas simila al piĝino kaj kreola lingvo.
Nomoj
[redakti | redakti fonton]Nomoj uzataj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Belorusa — la oficiala nomo uzata Esperante en vortaroj kaj laŭ la normoj de la Akademio, kiu devenas el la rusa.
- Belarusa — la formo uzata uzata ekde 1991 neoficiale, sed sufiĉe vaste en diversaj Esperantaj revuoj kaj plejpatre uzata de lokaj Esperantaj komunumoj.[1][2]
- Belarutena — alternativa nomo uzata lastatempe de iuj Esperantaj aktivuloj en Belorusio.[3] [4]
Historiaj nomoj
[redakti | redakti fonton]- Rutena — historia nomo de la lingvo, kiun nun oni ofte nomas malnovbelorusa aŭ malnovukraina, ĉi tiu lingvo estis la oficiala dokumenta lingvo de Granda Litva Princlando kaj Respubliko de Ambaŭ Nacioj ĝis 1699.
- Blankrusa aŭ blankrutena (kaj ĝiaj ekvivalentoj en aliaj lingvoj) – laŭvorte, vort-post-vorta traduko de la partoj de la kunmetita vorto Belarusa. La termino "Blanka Rutena" rilate al lingvo aperis en anglalingvaj, franclingcaj kaj germanligvaj tekstoj dum 1920-aj.[5]
Alternativaj nomoj
[redakti | redakti fonton]- Grandlitva (вялікалітоўская мова) — proponita kaj uzata de Jan Stankievič ekde la 1960-aj jaroj, referencante la lingvon de dokumentado en la Granda Litva Princlando, celante foriri de la "malkreskanta tradicio havi la nomon rilatan al la moskva tradicio nomi la belorusajn terojn" kaj por indiki apartenon al la "granda tradicio de belorusa ŝtateco".[6]
- Kriva aŭ kriviĉa (крывіцкая/крывічанская/крыўская (мова), pole: (język krewicki) – derivita de la nomo de la slava tribo kriviĉoj, unu el la ĉefaj triboj kiuj formis la modernan belorusan etnon. Kreita kaj uzata en la 19-a jarcento de belorusaj pollingvaj verkistoj Jaroszewicz, Narbut, Rogalski, Jan Czeczot. Promociita de Vatslaŭ Lastoŭski [7]
- Simpla Nigra Rutena (ruse: простой чернорусский) - uzita komence de la 19-a jarcento fare de la rusa esploristo Baranovski kaj atribuita al nuntempa popollingvo de Belorusio.[8]
Popolaj nomoj
[redakti | redakti fonton]- Simpla lingvo – (простая мова) aŭ loka (тутэйшая мова) – uzata ĉefe en tempoj antaŭ la apero de la moderna standarda belorusa lingvo, kaj nacio ĝenerale. Supozeble, la termino ankoraŭ troveblas ĝis la fino de la 1930-aj jaroj, ekz. en okcidenta Belorusio. Ĝi estas vaste uzata ĝis hodiaŭ en Podlaĥio rilate al la miksitaj pol-belorusaj dialektoj tie parolataj.[9]
Alfabetoj
[redakti | redakti fonton]En la belorusa lingvo nun estas uzataj la cirila alfabeto kaj la latina alfabeto.
Kvankam en la 21-a jarcento en la belorusa lingvo estas uzata la cirila alfabeto, ĝi havas ankaŭ latinan alfabeton (Łacinka), kiu estis uzata en la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj[10]. Nuntempe ekzistas 2 ortografiaj standardoj "la akademia ortogradio"(narkamaŭka) kaj la klasika ortografio (Taraŝkevica). La dua estas uzata ĉefe de belorusparolantoj loĝantaj eksterlande kaj de opociciaj amaskomunikiloj. Ĝi uzas preskaŭ la saman cirilan alfabeton, sed rifuzas kelkajn lingvajn reformojn, realigitajn en 1933 de sovetia registaro[11]. Antaŭe tataroj vivantaj en Belorusio skribis beloruse per la araba alfabeto.
En la tabelo ordigo estas laŭ la cirila alfabeto
| Belorusa cirila alfabeto | Belorusa latina alfabeto | Esperanta prononco | Belorusa cirila alfabeto | Belorusa latina alfabeto | Esperanta prononco |
| А а | A a | a | П п | P p | p |
| Б б | B b | b | Р р | R r | r |
| В в | V v | v | С с | S s | s |
| Г г | H h | h | Т т | T t | t |
| Д д | D d | d | У у | U u | u |
| Е е | Je je | je | Ў ў | Ŭ ŭ | ŭ |
| Ё ё | Jo jo | jo | Ф ф | F f | f |
| Ж ж | Ž ž | ĵ | Х х | Ch ch | ĥ |
| З з | Z z | z | Ц ц | C c | c |
| І і | I i | i | Ч ч | Č č | ĉ |
| Й й | J j | j | Ш ш | Š š | ŝ |
| К к | K k | k | Ы ы | Y y | i |
| Л л | L l | l | ь | ||
| М м | M m | m | Э э | E e | e |
| Н н | N n | n | Ю ю | Ju ju | ju |
| О о | O o | o | Я я | Ja ja | ja |
Notoj.
- La belorusa cirila skribo ankaŭ uzas apostrofon ' aŭ ’, sed oni ne alkalkulas ĝin al la aboco kaj malagnoskas dum laŭalfabetigo.
- Foje oni uzas la literon ґ por la sono [g] (plejparte en pruntitaj vortoj). Antaŭe en la cirila skribo tiu sono estis reprezentata ankaŭ kiel кг. En la belorusa alfabeto ĝi sekvas post la litero Г.
- Ekzistas duliteraĵoj : дж / dž = [ĝ], дз / dz = [dz] (voĉa ekvivalento de c = ts), ĉiu el ili estas unu fonemo, kvankam skribata per du literoj.
- La latinskribaj supersignoj (se neeblas aŭ malfacilas uzi la ĝustajn simbolojn) anstataŭeblas per surogatoj. Ne ekzistas standarto por tio, jen estas unu el la sistemoj uzataj: ć = c', č = cz, l = l', ł = l, ń = n', ś = s', š = sz, ŭ = u / w, ź = z', ž = rz.
Kelkaj belorusaj literoj havas molan kaj malmolan variantojn. En la cirila skribo por moligaj vokaloj ekzistas apartaj literoj: я, ё, ю, і, е (koresponde la malmoligaj: а, о, у, ы, э). La konsonantoj estas molaj (palatalaj), kiam ili aperas antaŭ moliga vokalo aŭ speciala litero "mola signo": ь. Kiam konsonanto antaŭ moliga vokalo estas prononcata malmole, ili estas apartigataj per apostrofo. Ekzemploj:
- пяць (kvin), пятніца (vendredo), п'яніца (drinkemulo)
- ялавічына (bovaĵo), лёс (sorto), лось (alko)
En la latina skribo la malmoligaj vokaloj estas: a, o, u, e. La moligaj vokaloj estas signataj per j plus koresponda mola se la vokalo aperas komence de vorto aŭ post alia vokalo, kaj estas signataj per i plus koresponda moliga vokalo, se la vokalo aperas post konsonanto. Moleblaj konsonantoj antaŭ alia konsonanto aŭ finvorte havas apartan literon (malmola/mola): c/ć, ł/l, n/ń, s/ś, z/ź. La apostrofo kaj "malmola signo" ne uziĝas en la latinskribo. La samaj ekzemploj latinskribe:
- piać, piatnica, pjanica
- jałavičyna, los, łoś
Ortografio
[redakti | redakti fonton]En 1933 estis akceptita lingva reformo, kiu forte ŝanĝis la ortografion de la belorusa lingvo havante ideologiajn celojn, unuavice pliproksimigi la lingvon al la rusa[12][13]. Ĉi tiu standardo estas oficiale uzata ĝis nun, neoficiale ĝi nomiĝas наркамаўка (narkamaŭka), ĉi tiu nomo devenas de la vorto "narkamat"(popolkomisio) signe al tio ke la reformo estis anaŭigita de la ŝtato. Oficiale ĝi simple nomiĝas akademia ortografio . La antaŭreforma varianto neoficiale nomiĝas тарашкевіца (taraŝkevica) nome al Branislaŭ Taraŝkeviĉ, la kreanto de la unua plena belorusa gramatiko por lernejoj, kiu estis represita de sovetia registaro en 1938[14]. Ĝi estis daŭre uzata ekster Soveta Belorusio kaj nun estas uzata en interreto kaj de sendependaj periodaĵoj. Oficiala nomo estas "klasika aŭ tradicia ortografio". Ekzistas kzistas du vikipedioj en ambaŭ ortografioj: la akademia be.wikipedia.org kaj la klasika be-x-old.wikipedia.org (estis kreita speciala ISO-kodo "be-x-old").
Lingvopolitiko
[redakti | redakti fonton]En Minsko, Nikita Ĥruŝĉov, soveta gvidanto inter 1953 kaj 1964, rimarkigis ke belorusoj estus la unuaj "konstrui komunismon", ĉar ili preskaŭ forlasis sian gepatran lingvon, la , favore al la rusa. En la 1960-aj jaroj, ĉiuj ŝtat-sponsoritaj programoj por la evoluo de naciaj lingvoj kaj kulturoj en Sovetunio estis forigitaj. Nuntempe estas renovigita intereso pri studado, repensado kaj remalkovro de la kulturo de sovetia Belorusio inter la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, antaŭ la purigado de Josif Stalin. Dum la unuaj 15 jaroj de la sovetia belorusa registaro, moskvaj oficialuloj klare komprenis, ke ili laŭvorte parolis malsamajn lingvojn kun la cela publiko de sia politika projekto. Tiam ili decidis antaŭenigi la belorusan lingvon, provoki varmajn debatojn pri nacia identeco en gazetoj kaj anonci ne unu, sed kvar oficialajn lingvojn (belorusa, jida, pola kaj rusa). Por tiu tempo, tio estis socie progresema paŝo, ebligante pacan kunvivadon[15].
La statutoj de la Litva Grandprinclando estis verkitaj en la belorusa lingvo, kaj formis la unuan kompletan kodon de leĝoj verkitaj en Eŭropo ekde la romia juro.
En la 21-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Nuntempe la rusa, same kiel la belorusa, havas oficialan statuson en la Respubliko Belorusio, kie la loĝantaro plejparte estas dulingva. En la belorusa okazas ŝtataj solenaĵoj, ĝin parolas ŝtatoficistoj, beloruse estas skribitaj vojsignoj ktp. Tamen en la ĉiutaga vivo la plejparto de loĝantoj de grandaj urboj plu parolas ruse, kaj en la lastaj jaroj la nombro de belorusparolantoj malkreskis, parte pro malkresko de la rolo de la belorusa lingvo en edukado.[11]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton](belorusa) Inna Kalita, Современная Беларусь (Moderna Belorusio: lingvoj kaj nacia identeco), Ústí nad Labem, 2010.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kategorio Belorusa lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Belorusa lingvo en Vikivojaĝo (Turisma gvidilo)
- Esperanta-belarusa kaj belarusa-esperanta vortaroj Arkivigite je 2006-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://uea.org/landoj/belorusio
- ↑ https://sezonoj.ru/2013/04/222minsk/
- ↑ https://www.instagram.com/belejo.esperanto/
- ↑ https://www.youtube.com/watch?v=GRTFlPijJus&list=PLRZp5DxDvtIFrcbd7y37PAFnezUm_oPQ-
- ↑ https://en.wikipedia.org/wiki/Belarusian_language#cite_note-22
- ↑ https://knihi.com/Jan_Stankievic/Bielaruska-rasijski_Vialikalitouska-rasijski_slounik.html
- ↑ https://be.wikisource.org/wiki/%D0%9F%D0%B0%D0%B4%D1%80%D1%83%D1%87%D0%BD%D1%8B_%D1%80%D0%B0%D1%81%D1%96%D0%B9%D1%81%D0%BA%D0%B0-%D0%BA%D1%80%D1%8B%D1%9E%D1%81%D0%BA%D1%96_(%D0%B1%D0%B5%D0%BB%D0%B0%D1%80%D1%83%D1%81%D0%BA%D1%96)_%D1%81%D0%BB%D0%BE%D1%9E%D0%BD%D1%96%D0%BA_(1924)
- ↑ Acc. to: Улащик Н. Введение в белорусско-литовское летописание. – Moscow, 1980.
- ↑ https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%97%D0%B0%D0%BF%D0%B0%D0%B4%D0%BD%D0%BE%D1%80%D1%83%D1%81%D1%81%D0%BA%D0%B8%D0%B9_%D1%8F%D0%B7%D1%8B%D0%BA#CITEREF%D0%9C%D0%BE%D0%B7%D0%B5%D1%80_%D0%9C.2002
- ↑ https://be.wikisource.org/wiki/%D0%9C%D1%83%D0%B6%D1%8B%D1%86%D0%BA%D0%B0%D1%8F_%D0%BF%D1%80%D0%B0%D1%9E%D0%B4%D0%B0
- ↑ 11,0 11,1 (eo) Filip Noubel, Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro?, Global Voices en Esperanto, la 7-an de septembro 2020.
- ↑ Запрудскі С. Беларуская мова ў яе кантактах з расійскай: у цісках аднімальнага білінгвізму // Lětopis. — 2003. — Т. 50. — № 1. — С. 81.
- ↑ https://web.archive.org/web/20131217215848/http://mab.org.by/materyjaly/publikacyi/dva-standarty-bielaruskaj-litaraturnaj-movy
- ↑ http://www.executedtoday.com/2012/11/29/1938-branislaw-tarashkyevich-belarus-linguist/
- ↑ (plurlingve) Tri naivaj demandoj pri Belorusio, Global Voices, la 15-an de aŭgusto 2019
- Kategorio Belorusa lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Belorusa lingvo en Vikivojaĝo (Turisma gvidilo)
- Vikipedio en la belorusa (Reta enciklopedio)
- Kategorio Belorusa lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Belorusa lingvo en Vikivojaĝo (Turisma gvidilo)
- Vikipedio en evidente nevalida lingvokodo (Reta enciklopedio)
