| Jinonice | |
| germane Ninonitz | |
| urba parto | |
Strato Karlštejnská ulice en la devena konstruareo de Jinonice
| |
| Oficiala nomo: Jinonice | |
| Ŝtato | 👁 Ĉeĥio Ĉeĥio |
|---|---|
| Urba parto | Prago 5, Prago 13 |
| Administra distrikto | Prago 5, Prago 13 |
| Urba distrikto | Prago 5, Prago 13 |
| Administra municipo | Prago |
| Historia regiono | Bohemio |
| Domoj | 948 (2024) |
| Situo | Jinonice |
| - koordinatoj | 50° 03′ 16″ N 14° 21′ 53″ O / 50.05444 °N, 14.36472 °O / 50.05444; 14.36472 (mapo) |
| Loĝantaro | 7 556 (2021) |
| Plataĵo | Praga plataĵo |
| Unua skribmencio | 1088 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 158 00 |
| Bazaj setlejunuoj | 12 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
|
Situo enkadre de Prago
| |
|
Katastra teritorio de Jinonice
| |
| 👁 Image Vikimedia Komunejo: Jinonice | |
| 👁 Image Portalo pri Ĉeĥio | |
Jinonice (germane Ninonitz) estas urba parto kaj katastra teritorio de Prago troviĝanta en montetriĉa tereno sudokcidente de la centro sur la maldekstra bordo de Vultavo. Ĝi najbaras kun Košíře, Motol, Radlice, Hlubočepy, Holyně kaj Stodůlky. La tuta Jinonice enfalas en urban distrikton Prago 5, el tio plimulto de la katastra teritorio apartenas al la urba parto Prago 5 kaj malgranda parto de la teritorio okcidente (Nová Ves inkluzive de reteniga rezervujo Asuán sur rojo Prokopský potok) poste al urba parto Prago 13, kien ĝi estis transgvidita verŝajne dum administra reformo ekde la 1-a de julio 2001. Vivas ĉi tie 7 556 loĝantoj (2021). Konsisto de Jinonice estas ankaŭ historia domaro Butovice.
En Jinonice troviĝas signifaj industriaj entreprenoj, kelkaj estiĝis jam dum epoko de Aŭstrio-Hungario.
Historio
[redakti | redakti fonton]Vilaĝo Jinonice (Jinonitz, aŭ Ginonitz) sub monteto Vidoule estas nomita en la jaro 1088 en fondanta dokumento de kolegia kapitulo en Vyšehrad kiel Ninonice (germane Ninowitz).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 923 |
| 1880 | 1 225 |
| 1890 | 1 581 |
| 1900 | 2 053 |
| 1910 | 2 234 |
| 1921 | 2 260 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 5 025 |
| 1950 | 5 459 |
| 1961 | 4 028 |
| 1970 | 3 136 |
| 1980 | 2 381 |
| 1991 | 2 239 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 2 962 |
| 2011 | 5 488 |
| 2021 | 7 556 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Bildkarto kun Jinonice en 1933
-
La nuntempa centro
-
Nova konstruareo en strato Schwarzenberská ulice
-
Konstruaĵo TJ Sokol Praha Jinonice
-
Fabriko Walter
-
Eksa gastejo "Na Staré"
