VOOZH about

URL: https://eo.wikipedia.org/wiki/Prago_1

⇱ Prago 1 - Vikipedio


Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prago 1
urba parto
Templo de sankta Mikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Prago 1
Ŝtato 👁 Ĉeĥio
 Ĉeĥio
Urba parto
Administrado
Urba distrikto
Administra municipo Prago
Historia regiono Bohemio
Konataj lokoj Ponto de Karolo, Pulva pordego
Domoj 2 229 (2021)
Rivero Vultavo
Situo Prago 1
 - koordinatoj 50° 05′ 11″ N 14° 24′ 40″ O / 50.08639 °N, 14.41111 °O / 50.08639; 14.41111 (mapo)
Katastro 5,53 km² (553 ha)
Loĝantaro 22 967 (2021)
Plataĵo Praga plataĵo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 110 00
Katastraj teritorioj 2 + 5 partoj de k.t.
Partoj de municipo 2 + 5 partoj
Bazaj setlejunuoj 20
👁 Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
👁 Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
👁 Prago 1
Prago 1
Prago 1
👁 Image
Vikimedia Komunejo:
Prague 1
Retpaĝo: praha 1 (cz)
👁 Image
Portalo pri Ĉeĥio

Prago 1, aŭ pli formale la 1-a urbodistrikto de Prago, konsistigas la kernon de la urbocentro de Prago. Ĝi situas meze de la urba teritorio, ambaŭflanke de la rivero Vultavo. Parto de ĝi estas interalie la Malnova Urbo (Prago) kun la Malnovurba Placo (Prago), al kiu ankaŭ apartenas la Malnovurba Urbodomo kaj la Preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn, sed oriente de la Vultavo ankaŭ granda parto de la Nova Urbo (Prago) apartenas al la distrikto Prago 1 - inter alie la Slava insulo kun la novrenecanca palaco Žofín ĉe la orienta bordo de la rivero, kie okazis la UK 1921. Laŭ la stato de 2021 en la urbodistrikto vivis 22 967 loĝantoj sur areo de 5,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 153 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon en horloĝa direkto kun Prago 7 norde, Prago 8 nordoriente, Prago 2 oriente kaj sude, Prago 5 sude, Prago 6 sude okcidente kaj nordokcidente.

Urba parto Prago 1 estas unuo de loka administrado de la teritorie membrigita statuta urbo Prago, kiu estas dministrata de balotata reprezentantaro, konsilantaro kaj ofico de la urba parto.

Administra distrikto Prago 1 estas teritorio, en kiu plenumas la urba parto Prago 1 (unuo de teritoria mem-administrado) certan amplekson en transprenita efiko.

Distrikto Prago 1 estas unuo de la teritoria membrigo de ŝtato en simila nivelo kiel distrikto.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
199241 848
199737 267
200730 641
201729 499
202030 202
202122 967

Internacia kunlaboro

[redakti | redakti fonton]

Internacian ĝemelecon la urbodistrikto interalie havas kun

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
v  d  r
Prago – ĉefurbo de Ĉeĥa respubliko
Kvartaloj (1–10),
Administraj distriktoj (1–22),
Urbaj partoj (57)
Katastraj teritorioj
kaj partoj de municipo (112)
Administra divido de Prago