| Latakio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| urbo urbego loĝloko de Sirio 👁 Redakti la valoron en Wikidata vd | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 709 000 () [+] | ||||
| Loĝdenso | 12 224 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 35° 31′ N, 35° 47′ O (mapo)35.5235.778055555556Koordinatoj: 35° 31′ N, 35° 47′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 0 m [+] | ||||
| Areo | 58 km² (5 800 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| 👁 Image Vikimedia Komunejo Latakia [+] | |||||
Latakio (Lattakia, Ladiqiya, en la latina Laodicea ad Mare aŭ Laodikeia (greke: Λαοδίκεια, france: Lattaquié turke: Lazkiye, arabe: اللاذقية, DMG al-Lāḏiqiyya), estas la sola granda siria havenurbo (arabe: ميناء اللاذقية) je la mediteraneo.
Seleŭko la 1-a fondis Latakian (greke Λαοδίκεια Laodikea) antaŭ du jarcentoj antaŭ K.E. Malmulto da antikvaj konstruaĵoj travivis, sed hodiaŭ oni povas trovi konstruaĵon nomitan Khan Al-Dukhan, kiu funkcias kiel muzeo.
Oni diras, ke Latakia estas pordego al Sirio. En Latakia situas du grekaj ortodoksaj preĝejoj: preĝejo de la Virgulino kaj preĝejo de Sankta Nikolao. En Latakia estas ankaŭ kelkaj moskeoj: Masĝid Al-Kabir, Masĝid Al-Ĝadid, kiuj estas konstruitaj en la 16-a jarcento.
La urbo estas la administra centro de samnoma siria gubernio. La universitato Tishreen (arabe: جامعة تشرين, lit. 'Oktobro- Universitato') estas la tria plej granda de Sirio.
- Koordinatoj: 35° 31′ N 35° 47′ O / 35.517 °N, 35.783 °O / 35.517; 35.783 (mapo)
- Loĝantaro: 431 606 (2005)
La 17-an de aŭgusto 2011, centoj da loĝantoj de la urbo estis arestitaj de siriaj soldatoj kaj enfermitaj en stadiono[1].
Ene de la urbaj limoj estas "neoficiala" rifuĝinta tendaro, establita en 1956, kie vivas ĉ. 6 354 palestinaj rifuĝintoj, plejparte de Jafo kaj Galileo[2].
Vidindaĵoj
redaktiLa ĉefa vidindaĵo situas 16km norde de Latakio, la iama reĝlando Ugarito. Alia vidindaĵo en la regiono estas Ras Ibn Hani, elfosoj de iama fortikaĵa urbo.
Servoj
redaktiKonataj civitanoj
redakti- Bashar Al-Asad, nuna prezidento de Sirio
- Adonis (verkisto), naskiĝis en Qassabin apud Latakio
- Maram al-Masri, poetino vivanta en Parizo
- Hanna Mina (1924–2018), verkistino
- Michel Kilo, verkisto kaj homrajta aktivisto
Referencoj
redakti- ↑ (nl) Syrië houdt inwoners Latakia vast in stadion, NU.nl, la 18-an de aŭgusto 2011 (ANP)
- ↑ (en) Latakia:Unofficial Refugee Camp, UNRWA, la 30-an de junio 2002,
