| 👁 Image 👁 Image | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Torgos tracheliotos (Forster, 1796) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
2 subspecioj, vidu tekston. | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Torgos tracheliotus (Forster, 1796) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La orelvulturo[1],[2] (latine Torgos tracheliotos) estas birdospecio el akcipitredoj. Tiu malnovmonda vulturo troviĝas en Afriko kaj Arabio. Ĝi estas la ununura membro de la genro Torgos. Ĝi ne rilatas al ŝajne simila grupo de novmondaj vulturoj, kaj ne kunhavas tiom lertan sentoflaron.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Accipitriformes - akcipitroformaj
- Accipitridae - akcipitredoj
- Torgos Kaup, JJ, 1828
- Torgos tracheliotos (Forster, JR, 1796) - orelvulturo
- Torgos tracheliotos negevensis Bruun, B; Mendelssohn, H; Bull, J, 1981 - arabia orelvulturo
- Torgos tracheliotos tracheliotos (Forster, JR, 1796) - afrika orelvulturo
- Torgos tracheliotos (Forster, JR, 1796) - orelvulturo
- Torgos Kaup, JJ, 1828
- Accipitridae - akcipitredoj
Disvastiĝo kaj subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas du subspecioj disigitaj tra Afriko kaj la araba duoninsulo. La subspecio T. t. tracheliotus loĝas de la suda Maŭritanio ĝis Egiptio kaj Kenjo, kaj sude, de Namibio ĝis Tanzanio kaj Svazilando. Ĝi estas formortinta en norduesta Afriko (suduesta Maroko kaj Okcidenta Saharo). T. t. negevensis ĉeestas en la araba duoninsulo (Sauda Arabio, Jemeno, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi estas formortinta en Israelo. Ĝia medio estas sekaj ebenaĵoj, dezertoj kaj montaroj ĝis 4.500 m altaj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas granda vulturo ĝis 1.15 m longa, kun enverguro de ĝis 3 m. La mezaveraĝa pezo estas el 6 ĝis 14 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj. Naturaj vulturoj, de la subspecio T. t. tracheliotus, gamas el 4.4 al 9.4 kg kaj, en Orienta Afriko, averaĝas nur 6.2 kg.[4][5] Aliflanke kaptivaj vulturoj de la pli granda subspecio T. t. negevensis, pezas 6.5-9.2 kg ĉe maskloj kaj 10.5-13.9 kg ĉe inoj.[6]
Kiel ĉe aliaj vulturoj, tiu havas senplumajn ruĝecajn al rozkolorajn kapon kaj kolon. Pluma kapo makuliĝus per sango, aliajn kadavraj fluaĵoj kaj malpuriĝus malfacile. Ruĝeca kapo -iom blueca subbeke, kun koloroj ŝanĝeblaj laŭ temperaturo kaj mieno- kaj dikega beko, nigra supre kaj iom malhelflava sube, distingas ĝin el aliaj vulturoj. Kiel ansergrifo, tiu havas krispan plumaron ĉirkaŭ kolo -antaŭe senpluma kaj ruĝa- malantaŭe unue blankaj plumoj kaj poste malhelbrunaj, kiel en la cetero de la korpo, escepte la kruroj kiuj montras blankan plumaron.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo nestas solece sur izolitaj dornaj arboj kaj en rokaj fendoj, kie konstruas grandan neston el etaj bastoneteroj kaj interna seka herbaro. La ino demetas kutime ununuran ovon. Kovado daŭras 50 aŭ 55 tagojn. La ido estas tutbruna sed kun grizaj kapo kaj kolo. Antaŭ ekflugo (post 4 monatoj) ĉiam unu el la gepatroj restas ĉeneste. Poste la junulo povas resti sola dum pluaj 2 monatoj. La gepatroj povas zorgi la idon eĉ ĝis dum unu jaro.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Temas pri kadavromanĝanta birdo, kiu manĝas jam mortintajn bestojn kiuj trovas per vidkapablo aŭ rigardante aliajn vulturojn. Per sia fortega beko povas disŝiri la malmolan haŭton de grandaj mamuloj. Poste manĝas haŭton kaj etajn ostojn. Ili regas aliajn vulturon dum manĝado, sed perdas tempon pro tiu konduto. Tio estas ankaŭ profita por aliaj vulturoj, ĉar tiu ĉi plej forta faras malfermigan taskon, kion povas fari eĉ pli efike hienoj. Ili povas forpreni kadavropecojn de aliaj rabobirdoj. Ankaŭ povas ataki feblajn animalojn aŭ rabi birdonestojn ekzemple de flamengoj.
Temas pri silentema vulturo. Ili vivas laŭ paroj, sed kuniĝas ĝis grupo de 50 birdoj ĉirkaŭ manĝaĵoj kaj akvo. Ili vivas ĝis 30 jaroj en libero kaj ĝis 50 en kaptiveco. Ne estas migranta birdo, sed moviĝas en okcidenta Afriko norden dum pluvosezono kaj suden dum seka sezono.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
ovo de Torgos tracheliotus - Muzeo de Tuluzo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ orelvulturo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 2,0 2,1 Ornitologia taksonomio
- ↑ AviList v2025, konsultita la 23-an de dec. 2025
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-17. Alirita 2011-11-07 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-25. Alirita 2009-10-25 .
- ↑ Ferguson-Lees & Christie, Raptors of the World. Houghton Mifflin Company (2001), ISBN 978-0618127627
- Shirihai, Hadoram (1987) Field characters of the Negev Lappet-faced Vulture, pp. 8–11 in International Bird Identification: Proceedings of the 4th International Identification Meeting, Eilat, 1st - 8th November 1986 International Birdwatching Centre Eilat
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Orelvulturo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Orelvulturo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Orelvulturo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ARKive - bildoj kaj filmetoj de Orelvulturo (Torgos tracheliotos) Arkivigite je 2006-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||
