VOOZH about

URL: https://eo.wiktionary.org/wiki/patro

⇱ patro - Vikivortaro


Saltu al enhavo
El Vikivortaro
👁 Image
Vikipedio enhavas artikolon pri: Patro
👁 Image
Elparolo
Sono:(lingvo-eo-)
(dosiero)
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo patro patroj
Akuzativo patron patrojn
  1. de iu, la viro kiu naskigis ĝin
    Li estas mia patro.
  2. viro, kiu naskigis almenaŭ unu idon
    Li jam estas patro.
  3. iu, kiun oni amastraktas kiel patron
  4. (religio) (la Patro:) en kristanismo, la unua el la personoj de la Triunuo: la malgranda Helga preĝis ... ke estu permesite al ŝi ... nur unu solan rigardon ĵeti en la ĉielan regnon al la Patro [1].
  5. (religio) Respekta titolo donata al pastroj: KAT la sankta patro (papo); iu patro dominikano.
👁 Image
Ekzemploj
  1. Hodiaŭ estas la deka dat-reveno de la forpaso de lia patro.
👁 Image
Vorterseparo
patr + o
👁 Image
Derivaĵoj

Ŝablono:Vortparencaĵoj

👁 Image
Esprimoj (parolturnoj)
👁 Image
Referencoj kaj literaturo